Arthur Dillon | |
Pentraĵo de Jean-Hilaire Belloc, 1834 | |
Naskiĝo | la 3-an de septembro 1750 en Bray Wick, Berkshire Anglio |
---|---|
Morto | la 13-an de aprilo 1794 en Parizo Francio |
Soldata kariero | |
Rango: | Generalo |
Persona informo | |
Mortokialo | Senkapigo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | Henry Dillon, 11th Viscount Dillon (en) |
Patrino | Charlotte Lee |
Frat(in)oj | Charles Dillon, 12th Viscount Dillon (en) kaj Théobald Dillon (en) |
Edz(in)o | Laure de Girardin de Montgérald (en) (1785–) Thérèse-Lucy de Dillon (en) (1769–) |
Infanoj | Henriette-Lucy, Marquise de La Tour du Pin Gouvernet (en) ( Thérèse-Lucy de Dillon (en) ) Fanny Dillon (en) ( Laure de Girardin de Montgérald (en) ) Louisa Dillon (en) ( Laure de Girardin de Montgérald (en) ) |
Okupo | |
Okupo | politikisto militisto |
Arthur Dillon (naskiĝis la 3-an de septembro 1750 , mortis la 13-an de aprilo 1794) estis angla generalo en franca servo sub la Malnova Reĝimo kaj en la Usona Milito de Sendependeco kaj Francaj revoluciaj militoj.
Naskiĝinta en Bray Wick en Berkshire, Anglio, Dillon estis la filo de Damo Charlotte Lee kaj Henry Dillon, 11-a Vicgrafo Dillon de Costello-Gallen, kaj kuzo de Théobald Dillon (kiun oni ne konfuzu kun lia frato, ankaŭ nomita Théobald). Lia avo estis generalo Arthur Dillon. Li estis la avo de Arthur Dillon, ankaŭ militista oficiro.
18-jaraĝa, li edziĝis kun kuzino, Therese-Lucy de Rothe (1751 – 7 septembro 1782); la paro havis du gefilojn: George (kiu mortis 2-jara) kaj Henriette-Lucy (per edziniĝo, Lucie-Henriette, Markizino de la Tour du Pin Gouvernet), memoraĵistino de la Revolucia periodo kaj de la Napoleona erao. Post la morto de sia onklo Edouard, per heredaĵo, li fariĝis kolonelo de la regimento de Dillon.
En 1778, li navigis kun sia regimento al Karibio por kampanji kontraŭ Britio. Li servis en Grenado; Savannah (kie li estis altrangigita al brigadestro); kaj aliloke. Post la Pactraktato de Parizo, li fariĝis guberniestro de Tobago. Lia unua edzino estinte mortinta, li edziĝis kun riĉa franca kriola vidvino el Martiniko, Laure de Girardin de Montgérald, Grafino de la Touche, kun kiu li havis ses gefilojn.
Li revenis al Parizo por reprezenti Martinikon en la Francaj Ĝeneralaj Statoj de 1789 kiel demokrata, reformema reĝisto.
Dillon plenumis militarajn taskojn en tre malfacila tempo por nobelaj oficiroj de la malnova armeo. La 29-an de aprilo 1792 lia kuzo Théobald Dillon estis linĉita de siaj propraj soldatoj post mallonga batalo.[1] Post la Batalo de Valmy kiam Charles Dumouriez revenis al la Belga landlimo kun la plej granda parto de la armeo, li sendis Dillon kun 16 000 soldatoj por formi la korpuson de la Armeo de Ardenoj ĉirkaŭ la 1-an de oktobro 1792.[2] Du semajnojn poste Dillon estis vokita al Parizo por pridemandado kaj estis fine arestita la 1-an de julio 1793 malgraŭ la fakto ke li estis energie defendita de sia adjutanto François Séverin Marceau-Desgraviers. Li estis kondamnita pro aludita partopreno en konspiracio de prizonoj kaj ekzekutita de gilotino la 13-an de aprilo 1794. En la lasta momento li grimpis sur la eŝafodon kriante, "Vive le roi!" (Vivu la reĝo!).[3]
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Arthur Dillon (1750–1794) en la angla Vikipedio.