Artur Resizade

Artur Rasizade
Artur Rasizadə
Persona informo
Artur Tahir oğlu Rəsizadə
Naskiĝo 1935
en Ganĝa
Religio islamo vd
Ŝtataneco Sovetunio
Azerbajĝano Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Azerbajĝana Ŝtata Nafta kaj Industria Universitato (–1957) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nova Azerbajĝana Partio
Familio
Patro Tahir Rasizadə (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo politikisto
inĝeniero
diplomato Redakti la valoron en Wikidata vd
Ĉefministro de Azerbajĝano
Dum formale nun de novembro 2003, fakte jam de julio 19964-a de novembro 2003
Antaŭulo Ilham Alijev
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Artur Rasizadə aŭ plennome Artur Tahir oğlu Rasizadə, rusa formo Артур Таир оглы Расизаде [Artur Tair ogli Rasizade], ofte laŭ la rusa formo angle literumita Artur Rasizade, kvankam laŭ intensa diskuto en la angla vikipedio alternative Artur Rasizade kaj en Esperanto pli trafe Artur Rasizade, estas azerbajĝana politikisto naskiĝinta en 1935. Ekde la 15-a de oktobro 2003 li estas la ŝtata ĉefministro de Azerbajĝano.

Antaŭ la disfalo de Sovetunio, en Azerbajĝana SSR, li dum multaj jaroj estis aktiva membro de la Azerbajĝana Komunista Partio. Li estis ĉefministro inter la 20-a de julio 1996 ĝis la 4-a de aŭgusto 2003, kiam li demisiis, oficiale pro sanaj kialoj, ebligante al la filo de la tiama ŝtata prezidanto Hejdar Alijev, Ilham Alijev, transpreni la ĉefministran postenon. Praktike li tamen pluplenumis la ĉefministrajn taskojn, kaj kiam Ilham Alijev estis elektita nova ŝtata prezidanto, Artur Rasizade formale reprenis la ĉefministran postenon la 4-an de novembro 2003.