Arunaĉala makako | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Macaca munzala (Sinha kaj aliaj, 2004) | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Arunaĉala makako (Macaca munzala) estas primatospecio el la genro de makakoj, kiu estis nomata laŭ la nordhindia federacia ŝtato Arunaĉal-Pradeŝo, kie oni malkovris la beston en 2004.
La latina nomo Macaca munzala venas el la loka nomo 'Mun Zala', signifanta arbarprofunda simio.
Tiu ĉi makakospecio estas fortstatua kaj havas malhelan vizaĝon, mallongan voston. Ĝi vivas en arbaroj ĝis alto de 3.500 metroj, tiel ĝi estas la plej alte vivanta simiospecio de la mondo. La plej proksima parenco de tiu ĉi specio estas verŝajne la Tibeta makako (Macaca thibetana) kaj la Assam-makako (Macaca assamensis). Ĝi diferenciĝas per sia vostolongo, koloro kaj markizaj kutimoj.
La specio estis malkovrita nur en 2004; la priskribo okazis en 2005 en la gazeto "International Journal of Primatology". La malkovro okazis hazarde ĉe surmapigo de arbara parto en nordokcidento de Bharato, proksime al la ĉina limo.
Ĉar la makako vivas en tiu loko, kie la popoldenso estas tro granda, la esplora grupo petis de la registaro protekti areon de 1.200 kvadrataj kilometroj. Oni trovis tie spurojn de 14 simiaj grupoj.
La lokanoj ne ĉasas la makakojn por viando, ĝuo, sed ekstermas ilin, ĉar ili voras la rikoltojn.