Arĝentokululo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Zosterops lateralis (Latham, 1802) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Arĝentokululo aŭ Vaksokululo (Zosterops lateralis) estas tre eta paserina birdo. Ĝi estas indiĝena de Aŭstralio, Nov-Zelando kaj la insuloj de sudokcidenta Pacifiko nome Lord Howe, Nov-Kaledonio, Lojaloj, Vanuatuo kaj Fiĝioj. Ĝi estas komuna, kaj eĉ abunda, tra la relative fruktodonaj partoj de sudokcidenta kaj sudorienta Aŭstralio (inklude Tasmanio kaj la insuloj de la Tasmania Markolo), kaj tra la humida marborda zono de tropika Kvinslando, inklude la regionon de la Kabjorka Duoninsulo. En Aŭstralio kaj Novzelando ĝia komuna nomo estas foje mallongigita kiel Blankokulo, sed tiu nomo estas pli komune uzata por aludi ĉiujn membrojn de la genro Zosterops aŭ Zosteropoj, aŭ eĉ por la tuta familio Zosteropedoj.
Temas pri tre malgranda birdo de akrapinta malhelgriza beko kaj ankaŭ grizaj gamboj. La nomoj de la specio aludas al la plej karaktera eco de la specio nomo ĉirkaŭokula ringo tre blanka (kvankam bordita de nigro kiu ligas la okulon al la beko per nigra brido) kaj tre kontrasta ene de la flavverdeca kapo kiu siavice kontrastas kun la grizaj brusto kaj dorso. Estas verdaj partoj en pugo kaj flugiloj, dum subaj partoj estas helbrungrizaj.
De tiu aŭstralazia kaj pacifika specio estas multnombraj subspecioj; inter aliaj la jenaj: