Ascanio in Alba | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
drama muzika verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | itala lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1771 | ||||
Ĝenro | festa teatrale • pastoral opera | ||||
| |||||
Ascanio in Alba, K. 111, estas paŝtismeca opero en du partoj (Festa teatrale in due parti) de Wolfgang Amadeus Mozart por itallingva libreto de Giuseppe Parini. Ĝi estis komisiita de la imperiestrino Maria Tereza de Aŭstrio por la nuptofesto de ŝia filo, la Ĉefduko Ferdinand Karl, al Maria Beatrice d'Este[1] la 15an de Oktobro 1771.
Ĝi estis por la unua fojo ludita en la Teatro Regio Ducale en Milano la 17an de Oktobro 1771. Ĝi estis ludita ankaŭ en Oktobro 2006 por la 250a datreveno de la nasko de Mozart en La Scala, Milano, kun dirigentado de Giovanni Antonini.[2]
La temo rilatas al okazoj antaŭ la fondo de Romo en la loko de Alba Longa. Askanio estas la filo de Eneo kaj Venuso, kiu proponas al Askanio la lokon por la fonof de urbo. Aliaj mitologiaj entoj intervenas en la kompliko.
Parto 1a
Parto 2a