Atbarah

Atbarah
urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 139 768  () [+]
Geografio
Geografia situo 17° 43′ N, 33° 59′ O (mapo)17.71666666666733.983333333333Koordinatoj: 17° 43′ N, 33° 59′ O (mapo) [+]
Alto 358 m [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Atbarah (Sudano)
Atbarah (Sudano)
DEC
Situo de Atbarah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Atbarah [+]
vdr

Atbarah (foje Atbara), arabe عطبرة estas grandurbo en Sudano. Ĝi estas konata, kiel "fervojurbo", tial tie estas ĉefsidejo de Nacia Fervojsocieto.

Loko de Atbarah en Sudano

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Atbarah situas sur montetaro en la nordorienta parto de la lando laŭ bordo de Nilo ĉe enfluejo de rivero same nomata Atbarah. Ed Damer troviĝas je 12, Ĥartumo 281, Omdurmano 282, Kassala 359, Vad-Medani 370 km.

Iama kvartalo de britoj en Atbarah

En 1898 la britoj venkis la defendajn fortojn apud la urbo, baldaŭe la britoj okupis la tutan landon. La unua sindikato en Sudano formiĝis en 1946 inter fervojlaboristoj en Atbarah.

En Atbarah unu el la plej grandaj cementofabrikoj de Sudano funkcias, tamen la plej grava estas centro de la fervojindustrio.

Liveraj vojoj en Sudano en 1992

Atbarah havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Ĥartumo (laŭ ambaŭ riverobordoj) kaj Egipto, krome estas malpli gravaj vojoj al Sudanhavenurbo kaj okcidenten. Reloj faras kontaktojn al Ĥartumo, Egipto kaj Sudanhavenurbo.

En Atbarah la averaĝa temperaturo varias inter 20 kaj 33 °C. La varmo en septembro kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 54 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter novembro-aprilo neniam pluvas.

Stacidoma panoramo en Atbarah