La Atlantika multjardeka oscilado (AMO) estas klimata ciklo kiu efikas super la marsurfaca temperaturo de la Norda Atlantika Oceano baze sur diversaj manieroj pri multjardekaj temposkaloj.[1] Kvankam estas ioma subteno por tiu maniero en modeloj kaj en historiaj observadoj, ekzistas polemiko rilate al sia amplitudo, kaj partikulare, al la atribuado de la ŝanĝoj en la marsurfaca temperaturo al naturaj aŭ al homrilataj kaŭzoj, speciale en tropikaj Atlantikaj areoj gravaj pro la disvolviĝo de uraganoj.[2]