Auetal

Auetal
Blazono
Auetal (Germanio)
Auetal (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Schaumburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05752, 05753
Poŝtkodo 31749
Aŭtomobila kodo SHG
Oficiala Municipokodo 03257003
Subdivido 16 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Thomas Priemer
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Rehrener Straße 25
Demografio
Loĝantaro 6346 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 14′ N, 9° 14′ O (mapo)52.2338888888899.2372222222222Koordinatoj: 52° 14′ N, 9° 14′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 192 m
Areo 62,15 km²
Oficiala retejo http://www.auetal.de/
vdr
indikilo pri la loka etnografia muzeo

Auetal (germane: "valo de la rivereto Aue aŭ formale Bückeburger Aue") estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schaumburg de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 6346 loĝantojn sur areo de 62,15 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 102 loĝantoj/km². Auetal estas parto de la komunumaro germane nomata Samtgemeinde Eilsen, administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de pluraj taskoj kaj servoj.

Tute skeme eblas diri, ke la komunumo el entute 16 loĝlokoj situas inter la regionocentraj urboj Dortmund sudokcidente kaj Hanovro nordoriente. Ĉiuj gravaj trafikaj arterioj sekvas tiun linion. Interalie la germana aŭtovojo A2 distranĉas la larĝan valon de la rivereto Bückeburger Aue, kiu fontas en la komunumoparto Hattendorf kaj post 39 kilometroj enfluas la pli larĝan riveron Weser survoje al la Norda Maro.

La teritorio havas komunan limon interalie kun Stadthagen, Pohle kaj Apelern.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]


kirko de la komunumoparto Hattendorf
la ventomuelejo Escher jen sen velaj aloj