Aurél Dessewffy | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de julio 1808 en Michalovce | ||||
Morto | 9-an de februaro 1842 (33-jaraĝa) en Peŝto | ||||
Lingvoj | antikva greka • franca • itala • germana • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario ![]() | ||||
Familio | |||||
Patro | József Dessewffy ![]() | ||||
Gefratoj | Marcel Dessewffy kaj Emil Dessewffy ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto verkisto juristo ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Grafo Aurél Dessewffy, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dessewffy Aurél estis hungara politikisto, verkisto, juristo, ĵurnalisto, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Marcel Dessewffy.
Aurél Dessewffy naskiĝis la 27-an de julio 1808 en Hungara reĝlando, en Nagymihály (nuntempa Michalovce en Slovakio). Li mortis la 9-an de februaro 1842 en Pest (urbo).
Aurél Dessewffy - kiel grafido - komence lernis hejme, poste en lernejo en Kassa. Tie li konatiĝis kun Ferenc Kazinczy. En 1825 li akompanis sian patron al parlamento, kiu malfermis la reforman movadon. En la tiutempa hungara ĉefurbo Pozsony li konatiĝis kun kremo de hungaraj politikistoj, ekzemple kun István Széchenyi. En 1827 li iĝis juristo-notario en Pest. En la sekva jaro li ekhavis postenon en Vieno, poste li iris al Buda. En 1836 li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy. Post la inundo en 1838 li fervore helpis la malfeliĉulojn. Baldaŭe la Habsburgoj sendis lin al Anglio kaj Francio. Hejmenveninta en 1841 li akiris periodaĵon, kiun li redaktis, dume li okupiĝis pri politiko, li fondis eĉ partion, kiu agadis kontraŭ Lajos Kossuth.