Autafond | |
---|---|
Blazono de Autafond | |
Komunuma administrejo en Chenaleyres, komunumo Autafond | |
former municipality of Switzerland • kvartalo • Ortschaft | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Sarino |
Koordinatoj | 46° 48′ 48″ N 7° 4′ 40″ O / 46.81333 °N, 7.07778 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 48″ N 7° 4′ 40″ O / 46.81333 °N, 7.07778 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 72 |
Areo | 2,42 km² |
Alteco | 656 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1782 |
Komunumkodo | 2172 |
Mapo de Autafond | |
Autafond estas komunumo en la distrikto Sarino en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 72 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Autafond, kiu laŭ loĝantaro estas la plej malgranda komunumo de la distrikto Sarino kaj malgraŭ ĝia proksimece al la urbo Friburgo konservis sian kamparan karakteron, situas en la Friburga Mezlando, proksimume 7 kilometrojn okcidentnordokcidente de la kantonĉefurbo Friburgo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Autafond kaj la du setlejoj Combes kaj Chenaleyres.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,42 km², de kiuj 30,0% estas kovritaj de arbaro, 66,3% servas por agrikulturo kaj 3,7% por setlado. [2]
La komunumo Autafond limas en nordo al Grolley, en oriento al Belfaux, en sudo al Chésopelloz, en sudokcidento al Noréaz, kaj en okcidento al Ponthaux.
Autafond situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur pere de tri mallarĝaj flankaj vojoj de Belfaux. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 troviĝas proksimume 6 kilometrojn oriente de la komunumo norde de Friburgo. La komunumo ne disponas pri propra konekto al la publika transportreto. La stacidomo de Belfaux situas du kilometrojn oriente de la vilaĝocentro de Autafond.
La unua dokumenta mencio de Autafond datiĝas el la jaro 1236 kiel Auta-fonz. La ekleziaj interezoj apartenis dum mezepoko al la katedralo de Laŭzano. En la jaro 1442 Autafond estis atribuita al la Malnova Kamparo de Friburgo sub la Hospitala Flago. Ekde la Helveta Revolucio de 1798 ĝis 1848 ĝi apartenis al la distrikto Friburgo, tiam ĝi sub la nova kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Sarino.[3]
|