Avantasia | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Deveno | Germanio |
Ĝenroj | Potenca metalroko, metalroko, ŝtonroko |
Aktivaj jaroj | 1999–nuntempo |
Eldoninto | AFM, Nuclear Blast |
Parencaj temoj |
Edguy, Helloween, Gamma Ray, Andre Matos, At Vance, Magnum, Stratovarius, Rhapsody Of Fire, Virgin Steele, Within Temptation, Impellitteri, Masterplan, Aina, Symphony X, Scorpions, Kiss, Kamelot, Epica, Revolution Renaissance, Place Vendome, Savatage, Jon Oliva's Pain, Yngwie Malmsteen, Heavens Gate |
Retejo | www.tobiassammet.com |
Membroj | |
Antaŭaj membroj | |
Vidu: Membroj | |
Avantasia estas metalroka/potencmetalroka supergrupo kreita fare de Tobias Sammet, la kantisto kaj frontulo de la grupo Edguy. La titolo de la projekto estas miksvorto da la vortoj "Avalon" kaj "fantasia" ("fantazio") kaj priskribas "mondon trans la homa fantazio" (citaĵo de la libreto). La projekto konsistas de unu unuopaĵo, du plenlongaj albumoj kun la subtitolo The Metal Opera (La metalroka opero), du albumetoj nomitaj Lost in Space (Perdita en kosmo) kaj de Scarecrow trilogy (Trilogio de Timigulo), konsistanta de The Scarecrow (La Timigulo), The Wicked Symphony (La malvirta simfonio) kaj Angel of Babylon (Anĝelo de Babelo). En printempo 2013 estis eldonita nova albumo, The Mystery of Time (La mistero de tempo) kaj en 2016 albumo * Ghostlights (Fantomlumoj).
En printempo 1999, dum turneo Theater of Salvation (Teatro de Savo) , Tobias Sammet komencis noti siajn ideojn por metalroka opero, koncepta albumo kun multaj gastomuzikistoj. Kiam la turneo finiĝis, li komencis rekruti famajn metalrokajn artistojn kiel Michael Kiske, eksa kantisto de Helloween, Andre Matos, Kai Hansen, kaj Rob Rokon (ekse de Axel Rudi Pell, ekse de Angelica, Ekswarrior, Driwer, Impellitteri). La projekto estis registrita kun kvar-membra kernogrupo - Sammet ludanta klavaron kaj aranĝanta orkestraĵojn, Henjo Richter ludantan gitaron, Markus Grosskopf ludanta basgitaron, kaj Alex Holzwarth ludanta drumon. En 2001 estis eldonita samnoma unuopaĵo kaj la unua plenlonga albumo, The Metal Opera. La projekto estis kompletigita en Septembro 2002 per la eldono de The Metal Opera Part II.
En la fino de 2006, Sammet konfirmis la onidirojn pri tria albumo de Avantasia, planata por eldono en 2008. La 24-an de marto 2007, estis konfirmita ĝia nomo - "The Scarecrow" (" La Timigulo"). The Scarecrow estas nova rakonto, senrilata al la antaŭa, kaj rakontas pri soleca timigulo serĉanta akompanon de amikoj. La albumo estis publikigita la 25-an de januaro 2008, kaj inkludas specialajn gastojn Rudolf Schenker, Sascha Paeth, drumiston Eric Singer, kaj kantistojn Bob Catley, Jørn Lande, Michael Kiske, Alice Cooper, Roy Khan, Amanda Somerville kaj Oliver Hartmann.
Post la eldono de The Scarecrow, Tobias Sammet estis invitita por fari spektaklon ĉe Wacken Open Air. Sascha Paeth, la produktanto/gitaristo de Avantasia, helpis konvinki Sammet-on. Tio rezultis en 13 spektakloj inter 5-a de Julio kaj 13-a de Aŭgusto. La spektakloj en Masters of Rock kaj Wacken Open Air estis filmitaj kaj surbaze de tiuj videofilmoj estis en Marto 2011 eldonita viva DVD The Flying Opera (La Fluganta Opero).
5-a de Junio 2008 Rocksound Festival, Svisio
En la aŭtuno de 2009, Sammet anoncis eldonon de du novaj albumoj, The Wicked Symphony (La Malvirta Simfonio) and Angel of Babylon (Anĝelo de Babelo), laŭplane eldonotaj la 3-an de April 2010.[1] La rakonto estas daŭrigo de la albumo the Scarecrow kaj tiuj tri albumoj kune estas ofte referataj kiel La malvirta trilogio.[2] Inter specialaj gastoj apartenis: drumistoj Eric Singer, Alex Holzwarth kaj Felix Bohnke, klavarludanto Jens Johansson de Stratovarius, kantistoj Michael Kiske, Bob Catley, Jørn Lande, Tim "Ripper" Owens, Klaus Meine, Russell Allen, Andre Matos kaj Jon Oliva.[3]
Mallonga (kaj la unua nure de Avantasia) turneo okazis en Decembro 2010, kun escepto de unu koncerto en la festivalo Wacken Open Air en Aŭgusto 2011. La koncertoj daŭris dum preskaŭ tri horoj kaj multaj el ili estis forvenditaj kelkajn tagojn antaŭe. La ensemblo estis preskaŭ la sama kiel dum la Turneo The Scarecrow en 2008, kun nur malgrandaj ŝanĝoj. Amanda Somerville estis la nura ina kantisto. Cloudy Yang, kiu kantis apud Amanda dum la turneo de 2008, ne sursceniĝis. La dua ŝanĝo en la ensemblo estis mankanta Andre Matos, kiu estis anstataŭigita per Michael Kiske, ekskantisto de Helloween. Ĉar la turneon partoprenis ankaŭ Kai Hansen, multfoje okazis ke scenejon kunhavis du ekskantistoj de Helloween.
Ambaŭ turneoj estis dokumentitaj fare de Amanda Somerville kaj la videoj publikigitaj en ŝia YouTube-kanalo.[4] La videoj montras diversajn interesajn postscenajn momentojn, kiel ekzemple provludojn, nuligitajn flugojn aŭ la ensemblon vojaĝantan per kutima trajno.
Bis-aldonoj:
Avanstasia preparas sian plej grandan mondan turneon por Aprilo 2013. La turneo okazos en Eŭropo, Suda Ameriko kaj Azio sed pliaj koncertoj ankoraŭ ne estas certigitaj.
Kantisto | Asociigita bando | Avantasia | The Metal Opera | The Metal Opera Part II | Lost in Space Part I | Lost in Space Part II | The Scarecrow | The Wicked Symphony | Angel of Babylon | The Mystery of Time |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tobias Sammet | Edguy | ĉiuj trakoj | ĉiuj trakoj | ĉiuj trakoj | ĉiuj trakoj | ĉiuj trakoj | ĉiuj trakoj | ĉiuj trakoj | ĉiuj trakoj, escepte de la trako 8 (Symphony of Life) | |
Michael Kiske | Helloween, Place Vendome, Kiske/Somerville | Reach Out for the Light | Reach Out for the Light, Breaking Away, Farewell, Avantasia, The Tower | The Seven Angels, No Return | Promised Land, Lost in Space | The Scarecrow, Shelter from the Rain, What Kind of Love | Wastelands, Runaway Train | Stargazers | ||
David DeFeis | Virgin Steele | Final Sacrifice | Serpents in Paradise, The Tower | The Seven Angels, The Final Sacrifice | ||||||
Ralf Zdiarstek | Malleus Maleficarum, The Glory of Rome | Memory | Black Wings | |||||||
Sharon den Adel | Within Temptation | Farewell | Into the Unknown | |||||||
Rob Rock | eks-Axel Rudi Pell, eks-Angelica, eks-Warrior, Driver, Impellitteri | The Glory of Rome | The Seven Angels, Neverland | |||||||
Oliver Hartmann | At Vance | The Glory of Rome, Sign of the Cross, The Tower | The Seven Angels | I Don't Believe in Your Love | Stargazers | |||||
Andre Matos | eks-Shaaman, eks-Angra, eks-Viper, Symfonia | Inside, Sign of the Cross, The Tower | The Seven Angels, No Return, Chalice of Agony | Blizzard On a Broken Mirror | ||||||
Kai Hansen | Gamma Ray, Helloween | Inside, Sign of the Cross | The Seven Angels, Chalice of Agony | |||||||
Timo Tolkki | Stratovarius, Revolution Renaissance, Symfonia | The Tower | The Seven Angels | |||||||
Bob Catley | Magnum | The Looking Glass, In Quest for | The Story Ain't Over | Shelter from the Rain, Cry Just a Little | Runaway Train | Journey to Arcadia | ||||
Jørn Lande | Masterplan, Ark, Jorn | Another Angel Down | Promised Land | The Scarecrow, Another Angel Down, Devil in the Belfry | The Wicked Symphony, Runaway Train, Crestfallen, Forever is a Long Time | Stargazers, Angel of Babylon, Rat Race, Down in the Dark, Alone I Remember, Promised Land | ||||
Amanda Somerville | Aina, Kiske/Somerville | Lost in Space, The Story Ain't Over | Lost in Space, Lost in Space | What Kind of Love, Lost in Space | ||||||
Roy Khan | Conception, Kamelot | Twisted Mind | ||||||||
Alice Cooper | The Toy Master | |||||||||
Eric Singer | Kiss, Black Sabbath, Alice Cooper | Ride the Sky | ||||||||
Russell Allen | Symphony X | The Wicked Symphony, States of Matter | Stargazers, Journey to Arcadia | |||||||
Jon Oliva | Savatage, Jon Oliva's Pain | Death is Just a Feeling | ||||||||
Klaus Meine | Scorpions | Dying for an Angel | ||||||||
Tim "Ripper" Owens | Yngwie Malmsteen, eks-Judas Priest, eks-Iced Earth | Scales of Justice | ||||||||
Cloudy Yang | Symphony of Life | |||||||||
Biff Byford | Saxon |
Muzikisto | Asociigitaj bandoj | Avantasia | The Metal Opera | The Metal Opera Part II | Lost in Space Part I | Lost in Space Part II | The Scarecrow | The Wicked Symphony | Angel of Babylon | The Mystery of Time |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Tobias Sammet | Edguy | klavaro (ĉiuj) | klavaro (ĉiuj) | klavaro (ĉiuj) basgitaro (10) |
basgitaro (ĉiuj) | basgitaro (ĉiuj) | basgitaro (ĉiuj) | basgitaro (ĉiuj) | basgitaro (ĉiuj) | |
Henjo Richter | Gamma Ray | gitaroj (ĉiuj) | gitaroj (ĉiuj) | gitaroj (ĉiuj) | ĉefa gitaro (3) | ĉefa gitaro (2, 3, 4) | ĉefa gitaro (2, 3, 6, 7, 8) | ĉefa gitaro (10) | ||
Markus Grosskopf | Helloween | basgitaro (ĉiuj) | basgitaro (ĉiuj) | basgitaro (ĉiuj) | ||||||
Eddy Wrapiprou | Edguy | klavaro (ĉiuj) | ||||||||
Alex Holzwarth | Rhapsody of Fire, Angra | drumo (ĉiuj) | drumo (ĉiuj) | drumo (ĉiuj) | drumo (3, 7, 8, 10) | drumo (1, 2, 3, 11) | ||||
Jens Ludwig | Edguy | ĉefa gitaro (12, 13) | ĉefa gitaro (5, 9) | |||||||
Norman Meiritz | akustika gitaro (6) | ritma gitaro (10) | ||||||||
Frank Tischer | Piano (11) | Piano (1, 4, 7) | ||||||||
Timo Tolkki | Stratovarius, Revolution Renaissance, Symfonia | ĉefa gitaro (1, 10) | ||||||||
Sascha Paeth | Aina, Heavens Gate, Kamelot | gitaroj (ĉiuj) | gitaroj (ĉiuj) | gitaroj (ĉiuj) | gitaroj (ĉiuj) | gitaroj (ĉiuj) | ||||
Eric Singer | KISS, Black Sabbath, Alice Cooper | drumo (10) | drumo (ĉiuj) | drumo (ĉiuj) | drumo (ĉiuj) | drumo (2, 4, 6) | drumo (5, 7, 9, 10) | |||
Michael "Miro" Rodenberg | Aina, Kamelot | klavaro (ĉiuj) | klavaro (ĉiuj) | klavaro (ĉiuj) | klavaro (ĉiuj) | klavaro (ĉiuj) | ||||
Kai Hansen | Gamma Ray, Helloween | ĉefa gitaro (3) | ||||||||
Rudolph Schenker | Scorpions | ĉefa gitaro (10) | ||||||||
Jens Johansson | Stratovarius, Yngwie Malmsteen | klavaro (2) | ||||||||
Bruce Kulick | Kiss | ĉefa gitaro (6, 11) | ĉefa gitaro (5, 9, 11) | |||||||
Oliver Hartmann | At Vance | ĉefa gitaro (2, 8) | ĉefa gitaro (1, 2, 3) | |||||||
Felix Bohnke | Edguy | drumo (1, 5, 9 11) | drumo (4, 6, 8) | |||||||
Simon Oberender | orgeno (11) | orgeno (9) |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Avantasia en la angla Vikipedio.
|