Aviada Industria Korporacio de Ĉinio | ||
---|---|---|
aerspaca fabrikisto • Chinese state-owned enterprise • publika kompanio vd | ||
Dum | 17-a de aprilo 1951 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Ministry of Astronautics Industry of the People's Republic of China | |
Jura formo | central state-owned enterprise | |
Sidejo | Chaoyang District | |
Lando | Ĉinio | |
Dungitoj | 535 942 | |
filiaj kompanioj | AVIC I • China Aviation Industry Corporation II • Comac • Shenyang Aircraft Corporation • AVIC Manufacturing Technology Institute • Continental Motors • Research Institute for Special Structures of Aeronautical Composite vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La Aviad-Industria Korporacio de Ĉinio (AIKĈ, en mandareno :ĉine 中国航空工业集团公司, mallongigite 中航工业, pinjine : Zhōngguó hángkōng gōngyè jítuán; internacie konata sub ĝia anglalingva akronimo AVIC, angle Aviation Industry Corporation of China) estas ĉina aviada ŝtata konglomerita firmao (konsorcio) por aviado, ekstertero, kaj sistemoj de protekto. La firmao estas vicigita 159-a en la Fortune Global 500 listo [1] kaj havas pli ol 100 filiojn, 27 registritajn firmaojn kaj ĉirkaŭ 500,000 dungitojn tutmonde.[2][3]
Kvankam la korporacio posedas preskaŭ 30% de la akcioj de COMAC, la du funkciigas sendepende unu de la alia.
De kiam ĝi estis establita la 1-an de aprilo 1951 dum la Korea milito kiel la Aviado-Industrio-Administracio-Komisiono, la Aerokosma Industrio de la Ĉina Popola Respubliko spertis 12 sistemajn reformojn.
AVIC akiris la usonan aviadilmotorproduktanton Continental Motors, Inc. en 2010, la usonan aviadilproduktanton Cirrus en 2011, kaj la usonan partprovizanton Align Aerospace en 2015 [4].
AIKĈ estis ĉina konsorcio de aviadilproduktantoj. La 1-an de julio 1999, tiu ĉi konsorcio estis dividita en Ĉina Aerokosma Industria Korporacio 1 (AVIC 1), dediĉitan al la fabrikado de grandaj aviadiloj, kaj Ĉina Aerokosma Industria Korporacio 2 (AVIC 2), kiu fabrikas malgrandajn aviadilojn kaj helikopteroj.
La 28-an de oktobro 2008, la du firmaoj oficiale kunfandiĝis ĉar la antaŭa apartigo kaŭzis fragmentajn resursojn kaj kondukis al redundaj projektoj. La ĉefa fokuso de la korporacio estas la efika evoluo de armeaj teknologioj kaj eventuale konkuri kun Airbus kaj Boeing en la civilaviada industrio.
Dum Airshow Chine 2008, la korporacio estis prezentita al publiko por la unuan fojon.
En 2014 la kompanio subskribis kunlaboran interkonsenton kun la Unuiĝinta Aviada Korporacio de Rusio kaj la du kompanioj kunlaboras en la konstruado de nova pasaĝeraviadilo CR929 .
En 2015, la entrepreno partneris kun BHR Partners, en la akiro de la usona aŭtprovizanto Henniges, tra komunentreprena strukturo.[6][7]Henniges nomis la interkonsenton "unu el la plej grandaj akiroj en la historio de ĉina firmao de usona aŭtoproduktadfirmao." [8]
AVIC havas pli ol 100 filiojn, inkluzive de 23 publike komercitaj firmaoj kaj pluraj ŝtataj aviadilproduktadfabrikoj aligitaj kiel apartaj entreprenoj :
En April 2009, estis raportite en la " The Wall Street Journal " ke komputilspionoj, supozeble ĉinaj, penetris la datumbazon de la Joint Strike Fighter programo kaj akiris terabajtojn da sekretaj informoj pri la aviadbombisto, kiu povis damaĝi ĝian estontan efikecon. [9] La korporacio poste integrigis la ŝtelitan scion en la Chengdu J-20 kaj Shenyang FC-31 aviadiloj en Ĉinio.[10][11][12]