Azlor | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipality of Aragon (en) ![]() ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22311 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 157 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 10 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 6′ N, 0° 3′ U (mapo)42.097222222222-0.043611111111119Koordinatoj: 42° 6′ N, 0° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 496 m [+] | ||
Areo | 15,89 km² (1 589 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Azlor [azLOR] (aragone Aflor)[1] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la okcidento de la komarko Somontano de Barbastro (kies ĉefurbo estas Barbastro) apartenanta al la centro de la Provinco Huesko (regiono Aragono).
Ĝia municipa teritorio estas en la okcidento de la komarko Somontano de Barbastro ĉe valo nomita Val de Alferche, oriente de la rivero Alcanadre.
Ĝi limas okcidente kun Lascellas-Ponzano, norde kun Abiego, oriente kun Santa María de Dulcis, kaj sude kun Azara.
La loĝloko Azlor mem (496 msm)[2] estas je 44 km oriente de Huesca, komunikata laŭ la ŝoseo A-1231 kun Abiego nordokcidente, kaj Azara kaj Peraltilla sudoriente kaj tie kun la aŭtoŝoseo A-22.
La areo estis loĝata de araboj, kiu lasis inter alia la loknomon "Azlor". La ebla ekzistado de kastelo atestas pri la defenda gravo de la loko. Tiukadre la municipa blazono estas bildo de kastelo. Pri la kristana mezepoka historio estas multaj dokumentoj.
La loko estis de reĝlando (ne de senjorlando) ĝis 1137, almenaŭ, kiam ĝi havis tenantojn. [3] En 1200 la reĝo Petro la 2-a de Aragono donis al Miguel de Resún Azlor kontraŭ aliaj havaĵoj.[4] En 1326 la reĝo Jakobo la 2-a de Aragono vendis Azlor. [5] En 1518-1519 Azlor estis domaro de Barbastro. [6] Kaj same en 1610. [7]
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj al la areo de Bielsa kaj fina kontraŭatako de frankistoj.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Azlor kie oni malaltiĝis el 494 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 148 loĝantoj (2022).[8]
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la tuta urba kerno; la preĝejo (aragona gotiko); la Ermitejo de Sankta Jozefo; la Pantano de los moros (akvorezervejo Fondota (fino de la 18-a jarcento); fontano kaj lavujo de Labanera; blazondomoj Casa Palacio, Casa Barón, Casa Turia, Casa Zamora ktp., krom la naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj la ravinoj kaj rojoj, kiuj ĉirkaŭas la loĝlokon.