Aínsa | |||||
---|---|---|---|---|---|
loĝloko Historical Emsemble (Spain) (en) vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 757 (2021) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 25′ N, 0° 8′ O (mapo)42.4172220.13749999999999Koordinatoj: 42° 25′ N, 0° 8′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 580 m [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Aínsa [+] | |||||
| |||||
Aínsa [aINsa] (aragone L’Aínsa) estas urbeto de Hispanio, en la sudo de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa mem)[1] apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La municipo Aínsa-Sobrarbe naskiĝis per la kunigo de la iamaj municipoj Aínsa kaj Alto Sobrarbe, en 1976, kies ĉefurbo Aínsa estas. La tuta mezepoka kerno estas deklarita Historiarta Komplekso kaj Havaĵo de Kultura Intereso.
En la loko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj.
Ĝia municipa teritorio estas en la sudo de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Boltaña, Labuerda kaj El Pueyo de Araguás, oriente kun La Fueva, sude kun Abizanda kaj Bárcabo, kaj okcidente kun Hoya de Huesca.
Parto de ĝia teritorio estas okupata de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara.
La loĝloko Aínsa mem (569 msm)[2] estas je 101 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ la ŝoseo N-260 inter Boltaña nordokcidente kaj Foradada del Toscar tute for oriente; krome la ŝoseo A-1604 komunikas okcidente, ekzemple al Laguarta.
La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.
La kastelo de Aínsa datas de la 11-a jarcento, kiel parto de la defendolinio de la kristanaj teritorioj kaj kiu iĝis ĝermo de la urbeto, kiu en la Mezepoko estis enmuregigita, kaj iĝis la ĉefurbo de la graflando de Sobrarbe kiu apartenis al la regno Nájera-Pamplono (antaŭ ties konverto en Regno Navaro) kaj poste integriĝis en la Regno Aragono. En 1124 la reĝo Alfonso la 1-a havigis la loĝĉarton per kiu Aínsa profitis de la foruo de Jaca. La gravo de la loko rezultis en la defendotrajtoj de la preĝejo de Sankta Maria.
Dum la 12-a jarcento, Boltaña perdis gravon favore al Aínsa, speciale post la havigo al tiu de loĝĉarto en 1124 fare de la reĝo Alfonso la 1-a. Dum sekvaj jarcentoj, pliiĝis la procezo de konstanta dekadenco de Boltaña favore al Aínsa, ĝis tio ke jure Boltaña mem ekestis konsiderata nur dependaĵo aŭ domaro de Aínsa. Ĝia gravo per brutobredado dependis de la paŝtejoj. Dum la 17-a jarcento Aínsa floris, dum komerco kaj kontrabando riĉigis familiojn kiuj povis starigi multajn el la domegoj kiuj ankoraŭ konserviĝas, specife ĉe la turdomegoj oftaj en Norda Aragono.
Komence de la 20-a jarcento, la projektoj por konstruado de akvorezervejoj, produktado de elektro kaj irigacio, ŝanĝis la vivmanieron de multaj loĝlokoj, kiuj iĝis submunicipoj de la poste komplekso Aínsa-Sobrarbe. Perdo de terkultivejoj rezultis en demografia krizo meze de la jarcento, sed poste venis rekupero pro disvolvigo de turismo dum la dua duono de la jarcento.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, sed tute male ĉe Aínsa kiu ricevis tiun perditan loĝantaron kaj tial oni altiĝis el 393 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 1 757 loĝantoj (2021).[3]
La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la festo "La morisma de Aínsa"; krucmonumento de Aínsa; la romanika preĝejo de Sankta Maria; domegoj Bielsa kaj Parral; pontoj, mirindaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj aliaj vidindaĵoj. Inter defendejoj menciindas la kastelo de Aínsa. La urba kerno de Aínsa estas pitoreska, kun ĉefa portikara placo, ŝtonaj domoj, pontoj, mirindaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la rivero kaj aliaj vidindaĵoj. Inter tiuj elstaras la Geoparko de Unesko Sobrarbe-Pirineos, la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara, la Akvorezervejo Mediano kaj la riveroj Ara kaj Cinca.