Añover de Tajo | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Toledo | ||
Komarko | La Sagra | ||
Poŝtkodo | 45250 | ||
Retpaĝaro | municipo | ||
Politiko | |||
Urbestro | Alberto Rodríguez Parra | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 392 (2010) | ||
Loĝdenso | 134,8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 59′ N, 3° 46′ U (mapo)39.987777777778-3.7622222222222Koordinatoj: 39° 59′ N, 3° 46′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 540 m [+] | ||
Areo | 40 km² (4 000 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Añover de Tajo [+] | |||
Añover de Tajo estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.
La termino "Añover" povus deveni el araba kiu signifus "la donacoj", sed ankaŭ povus signifi "cirkla" aŭ "tio ronda".
La loĝantoj nomiĝas Añoveranos. La censita populacio en 2010 estis de 5.392 loĝantoj kaj la denseco estas de 134,8 loĝ/km². Dum la 20a jarcento tiu urbeto duobligis sian populacion danke al proksimeco al ĉefurboj (el 2,630 al pli da 5,000 loĝantoj).
Añover de Tajo estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 540 m; je 31 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°59′16″ N 3°45′44″ Ok.
La municipo troviĝas situanta sur alta monteto, ĉe la dekstra flanko de la rivero Taĵo (kio aperas en la nomo), en la komarko de La Sagra. Limas kun la municipaj teritorioj de Aranjuez en la provinco de Madrido kaj Alameda de la Sagra, Borox kaj Villaseca de la Sagra en la provinco de Toledo.
Ĝi posedas bonkvalitan valon tra kiu fluas la Real Acequia (reĝa kanalo) de la rivero Jarama kaj la rivero Taĵo.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.
Ĝi estis fondita en 1222 de Ferdinando la 3-a, kaj tiam ricevis la loĝantaro privilegion sed pagante impostojn al Krono kaj al la Katolika Eklezio. Tiuj impostorajtoj estis trapasataj en 1243 al Rodrigo Jiménez de Rada kaj al la arkidiocezo de Toledo. Tio pluis ĝis septembro de 1466, kiam la posedanto de tiaj rajtoj, Alfonso Carrillo, vendis ilin al Luis Carrillo. La municipo estis ligita al Toledo ĝis akiri la titolon de vilaĝo la 4an de decembro de 1652 pro dokumento proklamita de Filipo la 4-a.
Meze de la 19a jarcento ĝia industrio konsistis el unu fabriko de ceramiko, tri el gipso, unu de salo kaj unu tegolfarejo.
Estas muzika bando, ĥoro, kultura asocio kiu preparas muzikalojn, legoklubo ktp.