Aĉaĉario | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Garcinia humilis (Vahl) C.D.Adams | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Aĉaĉario estas frukto de Garcinia humilis, malgranda, produktive frukta arbo ligita al la mangostano. Aĉaĉariarbo kreskas en la suda parto de la Amazon-baseno en la centra areo de Bolivio, sed lastatempe estis plantita komerce en Burdekino, Aŭstralio. La frukto okupis la trian lokon en la Premioj pri Novigado de Fruit Logistica 2012 okazintaj en Berlino.[1]
La aĉaĉario havas allogan koloron kaj formon kaj estas tre ornama. Ĝi estas ovforma, ĝis 6 cm longa kaj 4 cm en diametro. Ĝi prenas ruĝoranĝan nuancon kiam maturiĝas. Estas kutime unusola videbla kafokolora semo, sed pli grandaj fruktoj povas havi pli ol unu semon.
La gusto estas priskribita kiel kaj maldolĉa kaj dolĉa kaj iomete memorigas limonadon. La iom dura, amara ŝelo povas esti disfendita per tranĉilo aŭ per la dentoj, kaj la manĝebla parto de la frukto suĉante la semon.
La Kvinslanda Departemento pri Agrikulturo, Fiŝfarmoj kaj Forstado trovis, ke la frukto konserviĝas bone dum kvar ĝis ses semajnoj tiel longe kiel ĝi restas ekster la fridujo. Ĝi rekomendas konservi la frukton je 15 ĝis 20 celsiaj gradoj kun alta relativa humideco. Se ĉi tiuj kondiĉoj ne plenumiĝos, la frukto ŝrumpos.[2]
La brilaj oranĝaj ŝeloj de la aĉaĉario povas esti metitaj en likvigilon kun akvo. Post kiam purigita kaj tiam kribrita por forigi ĉiujn solidojn, ĉi tiu likvaĵo povas esti diluita kaj dolĉigita laŭ onia gusto, tiam malvarmetigita por refreŝiga somera trinkaĵo.
La aĉaĉario estas en rikoltsezono de decembro ĝis mez-marto en Aŭstralio.[3]