Aŝikaga Joŝikazu | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
足利 義量 | ||
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1407 en Kioto | |
Morto | 17-an de marto 1425 (17-jaraĝa) en Kioto | |
Mortis per | Variolo ![]() | |
Ŝtataneco | Japanio ![]() | |
Familio | ||
Patro | Aŝikaga Joŝimoĉi ![]() | |
Patrino | Hino Eishi (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | samurajo ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
AŜIKAGA Joŝikazu (japane 足利 義量, ofte latinliterigata kiel Asikaga Yosikazu aŭ Ashikaga Yoshikazu) (naskiĝinta la 27-an de aŭgusto 1407 – mortinta la 17-an de marto 1425) estis la kvina ŝoguno Aŝikaga. Li regis de 1423 ĝis 1425, dum la Epoko de Muromaĉi. Li estis la kvara filo de ŝoguno Aŝikaga Joŝimoĉi.[1] La patro cedis la regadon al la filo 18-jaraĝa laŭ la tiama kalkulado.[2] Laŭ Oguri Hangan ichidaiki, la morto de Joŝikazu nur 20-jara (=18-jara) rezultis el vivo de ebriega sineluzado.[3] Lin sekvis kiel ŝoguno lia frato, la ŝoguno Aŝikaga Joŝinori, en 1429.[4]
La regojaroj de Joŝikazu estas parto de la periodo Ōei (1394–1428).
La artikolo baziĝas sur tiu en la angla Vikipedio.