Aŭklanda ralo

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Aŭklanda ralo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Levinioj Lewinia
Specio: Aŭklanda ralo

L. muelleri

Lewinia muelleri
Rothschild, 1893
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Aŭklanda raloAŭklandinsula ralo (aŭ laŭ la latina scienca nomo Lewinia muelleri ankaŭ Mulera levinio) estas akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas specio endemia de la insuloj Aŭklandoj, 460 km sude de Nov-Zelando. Temas pri nenormalaĵo laŭ biogeografio, ĉar ĝi estas la nura specio en la genro Lewinia kiu atingis tiujn insulojn de Nov-Zelando, pretersaltante la ĉefajn insulojn por atingis la tiom foran grupon Aŭklandan. Ĝia plej proksima parenco estas la Brustolevinio de Aŭstralio. La specio estas nuntempe limigita al la du insuloj de la Aŭklanda grupo, nome Adams kaj Disappointment.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La Aŭklanda ralo estas malgranda ralo kun kaŝtanbruna dorsa plumaro kaj griza brusto. La flankoj estas striecaj nigrablanke kaj la kapo estas ruĝecbruna, kun ruĝa beko. Ĝi estas pli malgranda ol la aŭstralia Brustolevinio. Estas konfliktantaj raportoj pri ĝia kapablo flugi. Fruaj rakontoj sugestis ke ĝi povus flugi; lastatempaj esploristoj trovis malmulte da indico por tio. Se la specio kapablas flugi, ĝi faras tion tre malofte. La specio havas gamon da vokoj, la plej ofta krekvoko farita je unu sekundaj intervaloj 10 aŭ pli da fojoj en vico. La funkcio de la vokoj estas nekonata.

Malmulto estas konata pri la reprodukta biologio de la Aŭklanda ralo. La malmultaj nestoj kiuj estis trovitaj enhavis ovarojn de du ovoj, verŝajne demetitaj komence de novembro. La ovoj estas kremkoloraj kun ruĝaj, brunaj kaj grizaj makuloj.

La Aŭklanda ralo estas tre sekretema kaj estis konsiderita formortinta dum multaj jaroj antaŭ sia remalkrovo. La populacio de ĉirkaŭ 1500 birdoj[1] estas nuntempe stabila sur la du insuloj sur kiuj ĝi pluvivas. Ĝi supozeble formortis sur la ĉefaj Aŭkland-insuloj pro la ĉeesto de enkondukitaj naturigitaj katoj kaj porkoj; oni esperas, ke la eventuala forigo de tiuj for de la insuloj permesos reenkondukojn al aliaj insuloj en la grupo. La specio estas nuntempe konsiderata vundebla specio fare de la IUCN kaj BirdLife International pro la ebleco ke ratoj aŭ aliaj predantoj atingu la du insulojn sur kiuj ĝi pluvivas.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Auckland Island rail (2022). Alirita 29a de Aŭgusto 2022 .