Bad Gandersheim | ||||||
| ||||||
urba komunumo de Germanio • banloko | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Northeim | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 05382 | |||||
Poŝtkodo | 37575–37581 | |||||
Aŭtomobila kodo | NOM | |||||
Oficiala Municipokodo | 03155001 | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 9552 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 52′ N, 10° 2′ O (mapo)51.87194444444410.025277777778Koordinatoj: 51° 52′ N, 10° 2′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 133 m | |||||
Areo | 90,49 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.bad-gandersheim.de/ | |||||
Bad Gandersheim aŭ Gandersheim estas urbo en norda parto de Germanio, en federacia lando Malsupra Saksio, en rivera valo de Leine. La urbo havas ĉ. 10 000 loĝantojn (tutekzakte, fine de decembro 2022 estis 9552).
La urbo famas pro la iama abatinejo Gandersheim, kiun fondis en 852 la Saksia princo Liudolf (por nobelaj junulinoj) kaj kies du filinoj (Hathumod jam en aĝo de 12 jaroj) iĝis gvidanto de la abatinejo. Laŭ dekreto de Ludoviko la 3-a, gvidantoj de la abatinejo restas ĉiam membroj de princa familio, ĝis kiam surprenas la taskon iu el ili. Oto la 3-a donis rajtojn je propra foiro, dogano kaj monpregado. La abatinejo havis grandegajn bienojn.
La lasta romkatolika abatino mortis en 1589 (Augusta Dorothea), dum oni jam en 1568 enkondukis la protestantan kredon. La protestantaj estroj plu retenis la specifajn rajtojn, kiam en 1803 Gandersheim iĝis parto de la elektoprinclando Brunsvigo-Luneburgo. Oni malfondis la abatinujon en 1810 pro la ŝtata sekularigo kaj oni disportis la trezorojn, kolektitajn dum jarcentoj.
La tomboj de la abatinoj troviĝas en la klostra kirko, fondita en la 11-a jarcento.
En la abatinujo dum la 10-a jarcento membris la verkistino kaj poeto, historiisto Roswitha von Gandersheim kaj en la 13-a jarcento la pastro Eberhardt tie verkis versan kronikon en loka dialekto.
Norde de la urbo situas salaj banejoj, kiuj allogas multajn turistojn.
|