Bad Grund estas komunumo en Germanio. Ĝi ekde la 1-a de novembro 2016 troviĝas en la distrikto Göttingen de la federacia lando Malsupra Saksio, antaŭe ĝi apartenis al la tiam malfondita distrikto Osterode. Fine de decembro 2022 la urbo havis 8114 loĝantojn. La komunumo konsistas el pluraj loĝlokoj - la administra centro nomiĝas Windhausen. Ĝis la 1-a de marto 2013 la teritorio estis komunumaro, do administra ligo de pluraj formale sendependaj politikaj komunumoj, kaj nomiĝis Samtgemeinde Bad Grund (Harz) - nur ekde tiam ĝi konsistigas ununuran komunumon. La historia loĝloko Bad Grund estas unu el sep minejurboj de la mezalta montaro Harco, sed formale la 1-an de marto 2013 perdis siajn tradiciajn urbajn rajtojn, ne transdonis ĝin al la nova pli granda komunumo.