La bakaŭreo[1] (latineBaccaurea) estas plantogenro ene de la familio filantacojPhyllanthaceae. La ĉ. 51 Baccaurea-specioj estas disvastigitaj de la tropika Azio ĝis Ĉinujo kaj ĝis la sudokcidenta Pacifiko. La fruktoj de ĉiuj specioj povas esti manĝataj.
Baccaurea-specioj estas diokaj. Multaj specioj estas trunkfloraj. La aliaj havas multflorajn spikojn kaj grapolojn kiel floraroj.
Ĉe la unuseksaj floroj mankas la petaloj. Ĉe la masklaj floroj ekzistas kvar ĝis ok sepaloj tegole aranĝitaj (imbrikataj). La fruktoj estas beroj. La semoj estas ĉirkaŭitaj de manĝebla arilo. La endospermo estas karneca kaj dika.
La genro Baccaurea estis starigita 1790 fare de João de Loureiro en Flora Cochinchinensis, paĝo 641, 661. Etimologie la genra nomo konsistas el la latinaj vortoj baca, bacca por bero kaj aureus por flavora kaj celas la dolĉajn berojn. Sinonimoj por Baccaurea LOUR. estas: AdenocrepisBLUME, CalyptroonMIQ., CoccomeliaREINW., EverettiodendronMERR., GatnaiaGAGNEP., HedycarpusJACK, Microsepala MIQ., PierardiaROXB.. La genro Baccaurea apartenas al la tribo Scepeae HORAN. en la subfamilioj Antidesmatoideae HURUSAWA ene de la familio Filantacoj.[2]
Baccaurea bracteata MÜLL.ARG. (Sin.: Baccaurea bracteata var. crassifolia (J.J.SM.) AIRY SHAW, Baccaurea crassifolia J.J.SM.): Ĝi hejmiĝas en Kamboĝo, Tajlando kaj en okcidenta Malajzio.
Baccaurea brevipes HOOK. F.: Ĝi venas de la Tajlanda duoninsulo kaj okcidenta Malajzio.
Baccaurea javanica (BLUME) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea acuminata (MIQ.) MÜLL.ARG., Baccaurea leucodermis HOOK. F. EX RIDL., Baccaurea minutiflora MÜLL.ARG., Baccaurea minahassae KOORD., Baccaurea sanguinea J.J.SM.): Ĝi hejmiĝas sur la Nikobaroj kaj Andamanojĝis la okcidenta kaj meza Malajzio.
Baccaurea lanceolata (MIQ.) MÜLL.ARG. (Sin.: Baccaurea glabriflora PAX & K.HOFFM., Baccaurea pyrrhodasya (MIQ.) MÜLL.ARG.): Ĝi venas de la tajlanda duoninsulo ĝis Palavano
Baccaurea macrocarpa (MIQ.) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea borneensis(MÜLL.ARG.) MÜLL.ARG., Baccaurea griffithii HOOK. F.): Ĝi hejmiĝas sur la tajlanda duoninsulo ĝis okcidenta Malajzio.
Baccaurea macrophylla (MÜLL.ARG.) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea beccariana PAX & K.HOFFM.): Ĝi venas de la tajlanda duoninsulo ĝis la okcidenta Malajzio.
Baccaurea malayana (JACK) KING EX HOOK. F.: Ĝi kreskas sur la malaja duoninsulo kaj Sumatro.
Baccaurea microcarpa(AIRY SHAW) HAEGENS (sin.: Baccaurea nesophila var. microcarpa AIRY SHAW): La endemio venis nur en la okcidenta parto de antaŭ la orienta Novgvineo situanta insulo Morataŭo.
Baccaurea minor HOOK. F. (sin.: Baccaurea pendula MERR.): Ĝi hejmiĝas de la tajlanda duoninsulo ĝis la okcidenta Malajzio.
Baccaurea odoratissima ELMER (sin.: Baccaurea membranacea PAX & K.HOFFM., Baccaurea trunciflora MERR.): Ĝi hejmiĝas en Borneo, Palavano kaj la norda Sulaveso.
Baccaurea papuana F.M.BAILEY (sin.: Baccaurea montana PAX & K.HOFFM., Baccaurea plurilocularis J.J.SM.): Ĝi hejmiĝas en Novgvineo kaj la Bismarkoj.
Baccaurea parviflora(MÜLL.ARG.) MÜLL.ARG. (Sin.: Baccaurea affinis MÜLL.ARG., Baccaurea rostrata MERR., Baccaurea scortechinii HOOK. F., Baccaurea singaporica PAX & K.HOFFM.): Ĝi venas el la suda Tajlando ĝis la okcidenta Malajzio..
Baccaurea polyneura HOOK. F. (sin.: Baccaurea cordata MERR., Baccaurea hookeri GAGE, Baccaurea kunstleri KING EX GAGE): Ĝi venas de la tajlanda duoninsulo ĝis la okcidenta Malajzio.
Baccaurea ptychopyxis AIRY SHAW (sin.: Baccaurea parviflora var. ptychopyxis (AIRY SHAW) CHAKRAB. & M.GANGOP.): Ĝi venas el Birmo kaj trans la tajlanda duoninsulo ĝis Bangladeŝo.
Baccaurea pubera (MIQ.) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea elmeri MERR., Baccaurea latifolia KING EX HOOK. F., Baccaurea puberula MERR.): Ĝi troviĝas en la okcidenta kaj meza Malajzio.
Baccaurea pyriformis GAGE (sin.: Baccaurea platyphylla PAX & K.HOFFM., Baccaurea platyphylloides PAX & K.HOFFM., Baccaurea pubera var. tomentella MIQ.): Ĝi hejmiĝas en okcidenta kaj meza Malajzio.
Baccaurea racemosa (REINW. EX BLUME) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea bhaswatii CHAKRAB. & M.GANGOP., Baccaurea wallichii HOOK. F.): Ĝi hejmiĝas de la tajlanda duoninsulo ĝis Malajzio.
Baccaurea ramiflora LOUR. (sin.: Baccaurea cauliflora LOUR., Baccaurea flaccida MÜLL.ARG., Baccaurea oxycarpa GAGNEP., Baccaurea pierardi WALL., Baccaurea propinquaMÜLL.ARG., Baccaurea sapida (ROXB.) MÜLL.ARG., Baccaurea wrayi KING EX HOOK. F.): Ĝi hejmiĝas de Asamo ĝis Hajnano kaj de la Malajzia duoninsulo.
Baccaurea seemannii (MÜLL.ARG.) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea wilkesiana MÜLL.ARG.): Ĝi nur kreskas sur la Fiĝiaj insuloj Viti Levu kaj Ovalau.
Baccaurea simaloerensis HAEGENS: Ĝi estas unuafoje priskribita en la jaro 2000. Tiu ĉi endemito troviĝas nu sur la insulo Simeuluo.
Baccaurea sumatrana(MIQ.) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea bivalvis MERR., Baccaurea kingii GAGE): Ĝi hejmiĝas de la tajlanda duoninsulo ĝis la okcidenta Malajzio.
Baccaurea taitensis MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea seemannii var. samoensis CHRISTOPH.): Ĝi hejmiĝas nur en Samoo.
Baccaurea tetrandra (BAILL.) MÜLL.ARG. (sin.: Baccaurea brevipedicellata PAX & K.HOFFM., Baccaurea stipulata J.J.SM., Baccaurea terminaliifolia Elmer): Ĝi hejmiĝas nur sur Maluku kaj la Filipinoj kaj sur Borneo.
La fruktoj de ĉiuj specioj povas esti manĝataj. Ĉe ĉiuj specioj la arilo kaj ĉe kelkaj specioj ankaŭ la perikarpo estas manĝataj. La fruktoj gustas acide ĝis dolĉe.
↑Bakaŭreo en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.Ŝablono:GRIN/zorgado/neniu numero donita
R. M. A. P. Haegens: Taxonomy, phylogeny and biogeography of Baccaurea, Distichirhops, and Nothobaccaurea (Euphorbiaceae). In: Blu, Supplent 12, 2000, S. 1–218.