Bakĥilido

Bakĥilido
Persona informo
Naskiĝo
en Iulis
Morto
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Iulis (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
dithyrambic poet (en) Traduki
verkisto
epigramisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bakĥilido el Kea (greke: Βακχυλίδης, latine: Bacchylides Ceus; naskiĝinta ĉ. 520/516 a.K. en Julida sur Kea, mortinta ĉ. 451 a.K.) estis helena poeto. Lin nombris la helenismaj erudiciuloj de Aleksandrio inter la naŭ oficialaj lirikistoj de Greklando.

Patro lia nomiĝis verŝajne Mejdon, patrino lia estis fratino de la granda korusa lirikisto Simonido el Kea. La avo estis konata atleto. Ŝajne ege influis Simonido la evoluon poetan de la nevo. Fragmente konserviĝinta glorigpoeziaĵo (enkomion) por Aleksandro la 1-a (Makedonio) datumas el la 490-aj jaroj. Ĉefa agadkampo de korusaj lirikistoj estis la elfaro de poemoj por venkintoj ĉe agonoj. Konkurencas ĉi-ĝenre ekz. Pindaro, Simonido kaj Bakĥiilido.

Kiam en 485 aŭ mallongan tempon post nobla familio el Egino komisiis Bakĥilidon prikanti la pankraciston Piteo, Pindaro rimarkis malkreskon de propra prestiĝo. Fakte, jam frue oni rimarkis en kelkaj verkoj de Pindaro aludojn al rivaleco inter li kaj Bakĥilido: foje Pindaro sin mem komparis al aglo, dume siajn konkurenculojn al korvoj.

En la 476-a jaro troviĝis Bakĥilido sur Kea: de tie li sendis memkonfide kanton al Hierono la 1-a Sirakuzon pri sukcesa mecenateco de Hierono por bona atleto. Ja trovis Hierono la artaĵon bakĥilidan elstara. Kiam alia startinto por li en 470 venkis dum la Pitiaj ludoj, Bakĥilido komponis kanton prezentotan en Delfo, Pindaro laŭdkanton por Sirakuzo. La trian fojon, kiam Hierono ĝojis pri venko, nur Bakĥilido ricevis komision pri verkado. Eble tiutempe li jam estis en Sicilio, ĉar tie vivis ankaŭ lia onklo Simonido ĉe kortegoj de Hierono kaj Terono de Agriĝento. En Sicilio ambaŭ rivaloj renkontiĝis. Pro ke tiuj poetoj libervole verkis por tiranoj, ĝis hodiaŭ la historiistoj malpli ol la klasikaj filologoj ŝatas ilin.

Restadoj bakĥilidaj en Tesalio, Makedonio, Ateno kaj Egino estas probablaj sed ne dokumentitaj. Sed klaras ke Bakĥilido regule estis ĉe la Tuthelenaj ludoj ĉar surloke ege facilis ricevi novajn mendojn. Plutarko rakontis pri verkado de la plej belaj versoj en ekzilo kaj la esploristoj datigas ĝin en la jardeko inter 462 kaj 452 kaj je Peloponezo. Kaŭzoj por devi forlasi la patrujon ne konatas. La lasta konserviĝinta kanto glorigas knabon Laĥon kurantan dum pentatlono (452 a.K.).

ditiramoj XVIII 17–49 (en Londono/British Library, papiruso 733

Fine de la Antikveco la verkaro de Bakĥilido kvazaŭ tute pereis kaj longtempe konata estis nur malmulto da versoj citita fare de aliaj aŭtoroj. Nur en la 19-a jarcento trovoj de papirusoj rekonatigis aĵojn de li. Oni malkovris 14 laŭdkantojn por venkintoj (epinikion) - kelkaj el ili estas kvazaŭ kompletaj - kaj krome grandaj fragmentoj el la libro de la ditiramboj. Apudas pli etaj fragmentoj el la libroj de la peanoj, laŭdaĵoj por elstaruloj (enkomia), prozodiaĵoj (prosodia), himnoj, danckantoj (hyporchemata), erotikaĵoj (erotika). Kiom da libroj enhavis la aleksandria eldono de la bakĥilidaĵoj ne estas klare. Ankaŭ epigramoj de Bakĥilido konserviĝis.

Oni komparu la kantojn de Bakĥilidio al kantatoj prezentota dum kulta aŭ privata okazo aŭ de unuopulo aŭ de ĥoro. La muzikon de li eĉ la aleksandrioj ne plu konis, nek la koreografion. Bakĥilido uzis doran dialekton tipan por korusa liriko, kvazaŭ artefaritan lingvon. Krom ionaj formuloj originantaj en la homera epopearo ankaŭ aperis elementoj eolaj.

Li elstaris en klara kaj bildiga rakonto de mitoj aŭ legendaj intrigoj. Kiam oni malkovris liajn aĵojn oni komence estis seniluziiĝinta kaj Ulrich von Wilamowitz-Moellendorff mem primokis la kvaliton de la poeto. La nuna esploristaro multe pli pozitive juĝas ĉi-prie. Oni ŝatas lin kiel grandan lirikiston kiu tamen nenie atingis la poetan grandecon de Pindaro nek la intelekta originalecon de Simonido.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Andreas Bagordo, Bernhard Zimmermann (eld.): Bakchylides. 100 Jahre nach seiner Wiederentdeckung, München 2000.
  • David Fearn: Bacchylides. Politics, Performance, Poetic Tradition, Oxford 2007.
  • Jan Stenger: Poetische Argumentation. Die Funktion der Gnomik in den Epinikien des Bakchylides, Berlin 2004.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]