Balada triste de trompeta

Balada triste de trompeta
filmo
Originala titolo Balada triste de trompeta
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2010, 8 dec. 2011, 7 jun. 2012
Ĝenro drama filmo, komedia filmo
Kameraado Kiko de la Rica
Reĝisoro(j) Álex de la Iglesia
Scenaro Álex de la Iglesia
Filmita en Madrido
Loko de rakonto Madrido
Muziko de Roque Baños
Rolantoj Carlos Areces • Antonio de la Torre • Carolina Bang • Manuel Tallafé • Santiago Segura • Gracia Olayo • Enrique Villén • José Manuel Cervino • Manuel Tejada • Sancho Gracia • Fernando Guillén Cuervo • Raúl Arévalo • Terele Pávez • Luis Varela • Fran Perea • Paco Sagarzazu • Joaquín Climent • Fernando Chinarro • Javier Botet • Ignasi Vidal • Josean Bengoetxea • Chusa Barbero • Fernando Soto • Merche Romero • Francisco Franco • Raphael • Mikel Bustamante • Sixto Cid • Josu Ormaetxe
Produktinta firmao Mikado Film 
Televisión Española
IMDb
vdr

Balada triste de trompeta (Trista trumpetbalado) estas hispana filmo de 2010 de nigra komedio kaj teroro reĝisorita de Álex de la Iglesia. Ĝi estis premierita en Hispanio la 17an de decembro 2010 kaj en Usono en la printempo 2011. Ĝi ricevis la Arĝentan Leonon al plej bona reĝisorado kaj la Premion al plej bona scenaro en la Festivalo de Venecio de 2010.[1]​ La titolo, Balada triste de trompeta, devenas el kanto de la 1960-aj jaroj popularigita de la kantisto Raphael.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado startas en Madrido en 1937, dum la enlanda milito, kiam grupo de milicanoj interrompas la ludadon de du klaŭnoj en cirko por rekruti batalantoj; la stulta klaŭno (Santiago Segura) kaj la trista (Fofito) estas tiel rekrutataj, sed la trista malakceptas, ĉar la loko estas plena de maljunuloj kaj infanoj, inter kiuj lia filo Javier. Dum akra batalo la stulta klaŭno mortigas kelkajn soldatojn de la frankisma tendaro maĉetfrape, sed estis kaptita kaj post la militfino enkarcerigita.

Dum la postmilito, Javier, jam adoleska, vizitas sian patron, internigita en la koncentrejo por la konstruado de la Valo de la Falintoj. Tiu sugestas al li iĝis trista klaŭno, por esprimi sian senton ke li neniam konis sian patrinon kaj lia patro mortos enkarcere; kaj tiukadre petas iaman revenĝon. Javier plenumas la promeson, sed malsukcese. Li metas eksplodaĵon en la konstrumino, kio rezultas en paniko inter la soldatoj kaj la morto de lia patro fare de la kolonelo Salcedo (Sancho Gracia), kiu falas el ĉevalo kaj vundiĝas je okulo.

En 1973 preskaŭ fine de la frankisma epoko, Javier (Carlos Areces) dungiĝas en cirko, kaj enamiĝas je cirkartistino Natalia (Carolina Bang), fianĉino de la stulta klaŭno de la cirko, Sergio (Antonio de la Torre), torturisto, perfortema, agresema kaj maĉisto. Ambaŭ klaŭnoj batalas pro la amo de Natalia, kaj Javier vundas Sergio-n en la vizaĝo, fuĝas kaj estas kaptita de la kolonelo Salcedo, malamiko de lia patro, kiu rekonas lin. Salcedo utiligas lin kiel ĉashundo.

Javier sukcesas fuĝi el siaj kaptintoj, vestas sin kiel timiga klaŭno armita de mitraleto, maskita tipe kiel pajaco Casablanca, kun vesto de taŭrludisto kaj episkopa mitrao, kaj vundas sian vizaĝon per kio celas forgesigi sian pasintecon de trista klaŭno por iĝi venĝema klaŭno. Li terurigas homojn surstrate laŭ indiko de apero de sia patro en filmo de Raphael, okazigita halucine. Surstrate koincidas kun la atenco al Luis Carrero Blanco, dum serĉas lin polico. Javier alvenas al la cirko, kie amikoj helpas lin atingi Natalia, devojigas la policon, kaj venas ĝis la tuneloj de la Valo de la Falintoj. La filmo finiĝas per akra batalo inter la du klaŭnoj sur la kruco de la frankisma monumento. Natalia vundiĝas ĝismorte kaj finfine la polico arestas ambaŭ klaŭnojn. En la polica vehiklo, Javier kaj Sergio ekploregas, sed ĉe Sergio pro la misfigurigo de sia mieno, ŝajnas, ke li ridegas.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Carlos Areces kiel Javier Granados, la trista klaŭno.
  • Antonio de la Torre kiel Sergio, la stulta klaŭno.
  • Carolina Bang kiel Natalia.
  • Manuel Tallafé kiel Ramiro, elefantdresisto.
  • Alejandro Tejería kiel fantoma motorciklisto.
  • José Manuel Cervino kiel Sekretario.
  • Manuel Tejada kiel cirka spektaklestro.
  • Paco Sagárzazu kiel Anselmo.
  • Terele Pávez kiel Dolores, la sorĉistino.
  • Joaquín Climent kiel familipatro.
  • Luis Varela kiel Manuel, bestokuracisto kiu kudras la vizaĝon al Sergio.
  • Luz Valdenebro kiel María Ángeles.
  • Fernando Guillén Cuervo kiel milicano, kiu devigas la klaŭnon batali.
  • Gracia Olayo kiel Sonsoles, fianĉino de Andrés.
  • Enrique Villén kiel Andrés, hundodresisto.
  • Sancho Gracia kiel kolonelo Salcedo.
  • Santiago Segura kiel stulta klaŭno.
  • Fofito kiel saĝa klaŭno.
  • Raúl Arévalo kiel Carlos.
  • Fran Perea kiel frankisma soldato.
  • Juana Cordero kiel familipatrino.
  • Sasha di Benedetto kiel Javier (infano).
  • Juan Viadas kiel Francisco Franco.
  • Raphael kiel li mem (arkive).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «Venezia 67». labiennale.org. 29a de julio 2010. Arkivita el la originalo la 1an de aŭgusto 2010. Konsultita la 29an de julio 2010.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]