Balladyna | |||||
---|---|---|---|---|---|
Origine | Balladyna | ||||
![]() | |||||
manuskripto de Balladyna donacita de Słowacki al amiko Józef Reitenheim en 1834 | |||||
literatura verko • dramo | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Juliusz Słowacki | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | pola lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1839 | ||||
Lando | ![]() | ||||
Trajtoj | |||||
Ĝenro | tragedio | ||||
Tradukado | |||||
Tradukinto | Lidia Ligęza | ||||
Eldonjaro de tradukita versio | 2020 | ||||
| |||||
Baladina (pole Balladyna aŭskulti) estas tragedio (aŭ romantika dramo) en kvin aktoj, verkita de Juliusz Słowacki en Ĝenevo en 1834 kaj eldonita en Parizo en 1839 (dum la romantika epoko)[1]. Ĝi estis surscenigita unuafoje en 1862. La aŭtoro dediĉis sian teatraĵon al Zygmunt Krasiński, la aŭtoro de Iridiono. Balladyna estas ankaŭ la nomo de la ĉefa heroino de la verko. La dramo de Słowacki estas rakonto pri avideco je potenco kaj maturiĝo ĝis la rolo de krimulo. Ne hazarde la nomo de la ĉefa rolulino rilatas al balado, en kiu kutime aperas fantaziaj motivoj kaj elementoj de popolaj kredoj.
En 2019 prezidanto de Pollando Andrzej Duda anoncis, ke Baladina estos la legaĵo de Nacia Legado en la jaro 2020[2].
Baladina kaj Alina estas fratinoj, kiuj loĝas kun sia patrino en malriĉa kabano en arbaro. Nimfo, la reĝino de la lago Goplo, Goplana, enamiĝinta en la amanton de Balladyna, Karpenon, pro ĵaluzo enmiksiĝas en homajn aferojn kaj konfuzas iliajn vivojn. Al la kabano de la fratinoj venas la riĉa princo Kirkoro, kondukata tien de la servisto de Goplana, Fajreto. Goplana esperas, ke Kirkoro enamiĝos en Baladinan, kaj Karpeno restos nur por ŝi. Tamen ŝia servisto, Fajreto, igas la princon enamiĝi en ambaŭ fratinojn.
Por ekhavi edzon, la knabinoj konkuras per rikoltado de framboj. La fratino, kiu unue kolektos plenan kruĉon da ili, iĝos la edzino de Kirkoro. Kiam montriĝas, ke venkis Alina, Baladina mortigas ŝin per tranĉilo. La sola atestanto de ĉi tiu krimo estas Karpeno, transformita de Goplana en plorsalikon. Hejme Baladina, eksplikas la foreston de sia fratino per la fakto, ke Alina eskapis kun la amanto. La krimon de Baladina atestas nelavebla sanga makulo sur la frunto, koŝmaroj kaj turmentoj de la konscienco. La kadavron de Alina trovas la paŝtisto Filono, kiu enamiĝas en la mortan knabinon.
Tuj post la geedziĝo Kirkoro forveturas al batalo de Gnezno por regajni la tronon por la laŭleĝa reĝo Popjelo la Tria, kiu estis ekzilita el sia palaco kaj loĝas en arbaro kiel ermito. Al la kastelo baldaŭ devas veni nuptaj gastoj. Baladina hontas pri sia patrino kaj ordonas enŝlosi ŝin en turo. Estiĝas amimpliko inter Baladina kaj Korvo, kavaliro de Kirkoro. Baladina iras al la ermito, por ke li forigu la surfruntan makulon. Li tamen scipovas legi el homaj koroj – li ekkonas la veron pri la krimo. La okazaĵon observas Korvo, nun scianta pri la sekreto de la amatino. Kune ili mortigas (kvankam Baladina donas la mortigan baton) Galonon, kavaliron senditan de la princo, kiu alportis al Baladina kofron, donacon de la edzo – la morto estis nenecesa, sed tiamaniere la amantoj fariĝas krim-kunuloj, kio estis la celo de Korvo.
En la kastelo okazas festeno, kiun partoprenas inter aliaj Karpeno kaŝita sub la kostumo de karo-reĝo kreita de Goplana, kaj la servantoj de la nimfo: Fajreto kaj Koboĉjo. Baladina malkonfesas sian patrinon kaj ordonas forpeli ŝin el la palaco. Pro melodio ludata de Koboĉjo kaj mistera kanto rakontanta la historion de ŝia krimo, Baladina freneziĝas. Ŝi aŭdas transmondajn voĉojn, antaŭ ŝi aperas la fantomo de Alina, kiun ŝi forpelas kaj fine svenas. Nokte Baladina mortigas dormantan Karpenon. Kune kun sia amanto ŝi forprenas de li la kronon de Popjeloj – la simbolon de laŭleĝa reĝa potenco, kiun Karpeno ricevis de Goplana – kaj tiam ili ekiras kun sia armeo al Gnezno por ekregi.
En batalo Korvo venkas la armeon de Kirkoro, kaj Kirkor mem mortas sur la batalkampo. Post la batalo Baladina senigas sin de Korvo, donante al li panopecon tranĉitan per venenita tranĉilo. Baldaŭ Korvo mortas en suferego, antaŭe avertante pri la regado de Baladina.
Baladina iĝas la reĝino. Kanceliero informas ŝin, ke laŭ tradicio la nova reganto devas solvi kelkajn juĝajn kazojn prezentitaj de ŝiaj regatoj. La unua estas la kazo de venen-mortigo prezentita de kuracistoj. Baladina estas devigita mortkondamni nekonatan murdinton. Sekvas la kazo de la murdo de Alina prezentita de Filono – ankaŭ tiam Baladina mortkondamnas nekonatan murdinton. La kastelon eniras la vidvino, la patrino de Baladina, blindigita de fulmo, kaj plendas pri sia filino, kiu malkonfesis la patrinon kaj forpelis ŝin el la kastelo dum ŝtormo. Tamen ŝi ne volas malkaŝi la nomon de sia filino kaj mortas en torturo. La malnobla filino estas Baladina-reĝino mem. La kanceliero ankoraŭfoje devigas ŝin verdikti pri mortpuno. Ĉi tiun trioblan punon efektivigas la Dio mem – li batas ŝin per fulmo kaj mortigas[3].
La dramo Baladina estis esperantigita de Lidia Ligęza kadre de projekto de Bjalistoka Esperanto-Societo, kiu ĉiujare eldonas la libron de la Nacia Legado. Ĝi estis prezentita la 5-an de septembro 2020 en Centro Ludoviko Zamenhof[4][5][6][7]. La eldonaĵon legis esperantistoj interalie en la Pola Instituto en Sofio, Bulgario[8] kaj Tunizio[9].