Baldakeno (itale baldacchino, france baldaquin, mezaltgermane baldekin) estas tapeto, kutime el ŝtofo, kiu formas tegmenton super trono, altaro aŭ lito. Sed ankaŭ kovrila tapeto, portata sur stangoj, kiun oni tenas dum solenaĵo super la kapo de religiaj aŭ civilaj altranguloj, aŭ super relikvujo, havas tiun nomon.
Origine temis pri ŝtofo el multekostega orfadena brokaĵo, produktita en Baldach aŭ Baldac, kiel dum la mezepoko en Eŭropo nomatis la urbo Bagdado.
Laŭ Francisko Azorín baldakeno estas Kovrilo sur stangoj ĉe altaro, trono, lito, altrangulo aŭ solena sidloko.[1] Kaj li indikas etimologion el Baldak, Bagdado, kaj el Baldocco propra nomo de azia urbo.[2]
En malmultaj okazoj - kiel en la Baldakeno de Sankta Petro en la Baziliko de Sankta Petro de Romo, la centra preĝejo de la katolika eklezio, fama ankaŭ pro ties spiral-fustaj kolonoj - oni ankaŭ ŝajnigis baldekenon per skulptado de valoraj ŝtonoj aŭ de bronzo, por akcenti la gravecon de trono aŭ ĉi-okaze de altaro.