Ballandean Piramido | |
---|---|
Ballandean Piramido. | |
piramido [+] | |
Lando | Aŭstralio |
Federacia ŝtato | Kvinslando |
Koordinatoj | 28° 48′ 53″ S, 151° 51′ 4″ O (mapo)-28.8148151.851Koordinatoj: 28° 48′ 53″ S, 151° 51′ 4″ O (mapo) [+] |
Larĝo | 30 m |
Alteco | 15 m |
Materialo | granito |
Publiko | ne |
Ballandean Piramido | |
Vikimedia Komunejo: Ballandean Pyramid [+] | |
La Ballandean Piramido estas ŝtona piramido ĉe la malgranda vilaĝo Ballandean, Kvinslando, Aŭstralio. La piramido estas proksimume 15 metrojn alta kaj konstruita el blokoj de loka granito. (Ĝi ne estu konfuzita kun la najbaraj naturaj rok-formacioj konataj kiel la Piramidoj en la Nacia Parko Girraween.) Ĝi estas en privata propraĵo apartenanta al loka vitejisto (Henty Estate) kaj estas proksimume 25 metrojn el la proksima ŝoseo.[1]
La piramido estis konstruita dekomence kiel sekvo de ŝerco pri kion fari el restinta konstrumaterialo.[2]
La piramido, kiu pezas proksimume 7 500 tunojn,[3] estis konstruita dum ok monatoj.[4]
Nuntempe estas malpermesita al la publiko grimpi la piramidon pro ajna tialo. La piramido estas sur privata propraĵo kien publika enirado estas malpermesita, sed ĝi estas videbla el la ŝoseo.