Banko de Estonio | |
---|---|
centra banko | |
Sidejo | Talino, Estonio |
Prezidanto | Madis Müller (ekde 2019) |
Centra banko de | Estonio |
Valuto |
estona krono (ĝis 2010), Eŭro (ekde 2011) |
ISO 4217 | EEK (ĝis 2010), EEU (ekde 2011) |
Retejo | |
Antaŭa(j) institucio(j) |
ŝtata banko de la Estona SSR (inter la jaroj 1940 kaj 1989) |
Sekva(j) institucio(j) |
Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj (ekde januaro 2011) |
La Banko de Estonio (estone Eesti Pank) estas la centra banko de la Respubliko Estonio.
La nacian bankon fondis la provizora registaro de la Respubliko Estonio la 24-an de februaro 1991, ekzakte jaron post proklamo de la ŝtata sendependeco de Estonio. Ekde la jaro 1921 la Banko de Estonio produktis kaj cirkuligis la nacian valuton estona marko. Ĝi kadre de valuta reformo de la 1-a de januaro 1928 anstataŭiĝis per la estona krono. Tiu nova valuto komence je kurzo 1:1 ligiĝis al la sveda krono (= 0,403226 gramoj da oro). En 1933 la estona krono perdis 35 procentaĵojn de sia valoro kaj ligiĝis al la brita pundo je fiksa kurzo de 1 brita pundo = 18,35 estonaj kronoj.
Kiam Estonio kiel la du aliaj ŝtatoj de Baltio perforte okupiĝis pere de la Ruĝa Armeo de Sovetunio en junio 1940, la Banko de Estonio estis ŝtatigita. Kiel ŝtata banko de la Estona SSR ĝi sub strikta kontrolo de la sovetuniaj regantoj en Moskvo oficialigis la sovetunian rublon kiel sola valuto en Estonio. La ŝanĝokurzo fiksiĝis - je forta malavantaĝo de la estonoj - je 1 estona krono : 1,25 rubloj.
Mallonge antaŭ la sendependiĝo de Estonio el la sovetunia ŝtatego, la 15-an de decembro 1989 estis decidite restarigi la Bankon de Estonio la 1-an de januaro 1990. La 28-an de decembro 1989 elvalidis banka leĝo de la Respubliko Estonio (Eesti Vabariigi Pangaseadus). La 15-an de marto 1990 akceptiĝis la banka statuto kaj la Banko de Estonio reeklaboris.
La 20-an de junio 1992 ekvalidis estona valuta reformo, kiu malligis Estonion el la "rublozono" kaj reoficialigis la malnovnoman novan valuton estona krono (EEK). Tiu valuto ligiĝis al la germana marko (DEM) je fiksa kurzo de 8 EEK : 1 DEM. La fiksigo de la valutaj kurzoj ene de Eŭropa Unio la 31-an de decembro 1998 signifas, ke de tiam la fiksa kurzo estas 1 Eŭro : 15,6466 EEK. Neoficiale do la Eŭro fakte jam de la jaro 1999 estas la valuto de Estonio.
La 1-an de majo 2004 la banko membriĝis en la Eŭropa Sistemo de Centraj Bankoj. Ekde la 27-a de junio 2004 Estonio kaj sia centra banko membras en la Eŭropa Valutoŝanĝa Mekanismo II.
Per la aliĝo de Estonio al la Eŭropa Unio la 1-an de majo 2004, decida celo de la estona registaro vortumiĝis laŭeble baldaŭa enkonduko de la eŭropa valuto Eŭro. La 15-an de decembro 2004 prezentiĝis la dezajno de la estontaj estonaj eŭro-moneroj. La 1-an de januaro 2011 en Estonio enkondukiĝis la valuto Eŭro kiel sola leĝa pagilo.
La banko nuntempe plenumas ĉiujn funkciojn de moderna centra banko. Inter tiuj taskoj estas la la mona kaj valuta politiko, la cirkuligo de la estona krono kaj ekde la jaro 2011 la estonaj eŭro-moneroj, la supervido de la komercaj bankoj en Estonio, la garantiado de funkcia financa trafiko en Estonio kaj la stabiligo de la estona financa sistemo. La bankan agado difinas la "leĝo pri la Banko de Estonio" (Eesti Panga Seadus).
Supera organo de la Banko de Estonio estas la centra banka konsilio (Eesti Panga Nõukogu) kun prezidanto kaj ok pliaj membroj. La bankon gvidas estraro konsistanta el la banka prezidanto ka jtri vicprezidantoj.