Banko de la Respubliko | ||
---|---|---|
centra banko • eldonejo de malfermita aliro vd | ||
Dum | 23-a de julio 1923 - nekonata/nuntempe | |
Ĉefestro(j) | Juan José Echavarría vd | |
Sidejo | Bogoto | |
Lando | Kolombio | |
TTT | Oficiala retejo | |
Banko de la Respubliko de Kolombio (BRK) estas la centra banko de Kolombio, komisiita por elsendi, manipuli kaj kontroli la monajn movadojn de Kolombio, tiel kiel elsendi la moneron de leĝa kurso (nome la kolombia pezo).[1]
La ento estis kreita pere de la Leĝo 25 de 1923.[2] La ĝenerala direktoro estas Leonardo Villar Gómez, de la 4an de januaro 2021.
Nomo | Periodo |
---|---|
José Joaquín Pérez | 1923 - 1924 |
Félix Salazar Jaramillo | 1924 - 1927 |
Julio Caro | 1927 - 1947 |
Luis Ángel Arango | 1947 - 1957 |
Carlos Mario Londoño | 1957 |
Ignacio Copete Lizarralde | 4an de septembro 1957 - 10an de februaro 1960 |
Jorge Cortés Boshell (respondeculo) | 17an de februaro 1960 - 15an de decembro 1960 |
Eduardo Arias Robledo | 11an de januaro 1961 - 22an de oktobro 1969 |
Germán Botero de los Ríos | 30an de oktobro 1969 - 24an de aŭgusto 1978 |
Rafael Gamma Quijano | 31an de aŭgusto 1978 - 26an de aŭgusto 1982 |
Hugo Palacios Mejía | 1an de septembro 1982 - 26an de septembro 1985 |
Francisco J. Ortega | 3an de oktobro 1985 - 19an de februaro 1993 |
Miguel Urrutia Montoya | 22an de februaro 1993 - 3an de januaro 2005 |
José Darío Uribe | 4an de januaro 2005 - 3an de januaro 2017 |
Juan José Echavarría | 4an de januaro 2017 - 3an de januaro 2021 |
Leonardo Villar Gómez | 4an de januaro 2021 - Aktualeco |
La Sturmo al la Banko de la Respubliko en Valledupar, ankaŭ konita kiel "La ŝtelo de la jarcento en Kolombio", okazis de la 16-a ĝis la 17-a de oktobro 1994.[4] Ŝtelistoj ŝtelis la kvanton de 24 072 milionoj da pezoj (33 milionoj da usonaj dolaroj en 1994 / 53 534 465 da usonaj dolaroj en 2016).[5][6][7] La ŝtelo al la banko de la respubliko en Valledupar signifis la plej altan monkvanton kiun oni ŝtelis en banka sturmo en la historio de Kolombio.[8]
La Banko de la Respubliko tenas Banrepcultural, kiun ĝi nomas "la plej malnova virtuala biblioteko de Latin-Ameriko." Ĝia ĉeesto en linio datiĝas de 1997. La ĉeesto en la reto de la diversaj muzeoj de Banko estas tra la sama retejo banrepcultural.org.[9]