Banpo | ||
---|---|---|
urbo, arkeologia loko [+] | ||
Supermara alteco | 639 m [+] | |
Koordinatoj | 34° 16′ 28″ N, 109° 2′ 51″ O (mapo)34.27444444109.0475Koordinatoj: 34° 16′ 28″ N, 109° 2′ 51″ O (mapo) | |
Banpo | ||
Vikimedia Komunejo: Banpo Site [+] | ||
Banpo (ĉine: 半坡; Pinjino: Bànpō) estas arkeologia trovejo en la valo de Flava Rivero iom oriente de Ŝjiano (西安; Xī'ān), Ĉinio. Ĝi estis ekmalkovrita en 1953 kaj elfosita 1954–1957.[1]
Bànpō enhavas la restaĵojn de pluraj bone organizitaj neolitikaj setlejoj datanta de proksimume 4.500 a.K.[2]. Tiel ĝi apartenas al la frua epoko de la Jangŝao-kulturo.
La vilaĝo kovras grandan areon de 5-6 hektaroj kaj estis ĉirkaŭigita de fosaĵo, verŝajne defenda ĉirkaŭfosaĵo kvin aŭ ses metrojn larĝa. La domoj estis konstruitaj el koto kaj ligno, rondaj kun superpendantaj pajlotegmentoj (fragmito), ili staris sur malaltaj fundamentoj. Krome troviĝis en Banpo komunaj areoj por entombigoj.
Bànpō estas la plej granda inter la neolitikaj setlejoj kun aĝo de pli ol 6000 jaroj. Banpo estas la trovejo tipa (tipejo) kaj nomdona por la Banpo-epoko, la frua epoko de la Jangŝao-kulturo.
Trovaĵoj el Banpo estas ekspoziciataj en Xi'an Banpo Museum en urbo Ŝjiano.
Aparte grava trovaĵo estas aro de tre antikvaj simboloj, eble ĉina praskribo. La fakesprimo "Banpo-simboloj" (ĉine: 半坡陶符) estis donita al la 27 markigoj sur prahistoriaj artefaktoj el la 5-a jarmilo a.K.. Similaj markigoj estas trovita en Jiāngzhài (ĉino: 姜寨) kaj kelkaj aliaj ejoj de Jangŝao-kulturo en provinco Shaanxi[3].
Kelkaj kredas la markigoj estas skriba sistemo rilate al la orakolosta skribo, sed aliaj dubas ke la markigoj entute reprezentas skribon.
La signoj troviĝas sur ruĝaj argilaj platoj. Oni trovis du tipojn de signoj, la pli simplaj ŝajnas esti nombroj, la aliaj pli komplikaj povas esti la nomoj de familioj aŭ triboj.[4]
La Bànpō simboloj estis eltrovitaj tre frue (1954-57)[5] kaj estas relative multenombraj (kun 22 malsamaj simboloj sur 113 ceramikeroj)[6], tial ili trovis tre grandan atenton tutmonde.
Kelkaj sciencistoj atentigas, ke eble ne temas pri praskribo, ĉar la simboloj aperas nur unuope[7][8], kontraŭe al vera skribo, kiu emas aperi en vicoj. Tiel, ankaŭ ne estas iu kunteksto, el kiu eblus konkludi ke la simboloj estas efektive uzitaj kiel lingvo[9][10]. “Surbaze de la Bànpō-tipaj simboloj kelkaj eĉ diras, ke la historio de ĉina skribo antikvas pli ol 6.000 jarojn. Tiaj asertoj estas verŝajne nepravigeblaj”[11].