Barata Ruĝa Kruco | |
---|---|
Indian Red Cross Society | |
Lando | Barato |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
Fondiĝo | 1920 |
prezidanto | R. K. Jain |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
Sidejo | Nov-Delhio |
Interretejo | http://www.indianredcross.org/ |
La societo Barata Ruĝa Kruco - angle Indian Red Cross Society - estas organizaĵo de humanitara helpo en Barato, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Nov-Delhio, kaj kiel la nuntempa prezidanto ekde novembro 2015 funkcias R. K. Jain.