Konsilio de la distrikto Baraĥo
Baraĥo hispane Barajas estas unu el la 21 distriktoj de la municipo Madrido, Hispanio. Ĝi estas administre organizata en la kvartaloj Alameda de Osuna, Flughaveno, Historia Urboparto de Baraĥo, Timono kaj Koraleĥo.
Ĉi tiu distrikto naskiĝis el la vilaĝeto Baraĥo kiu aneksiĝis al la municipo Madrido samtempe kun Hortalezo, Kaniljo, Kaniljeĥo, Valjeko, Vikalvaro, Supra Karabanĉelo, Malsupra Karabanĉelo, Aravako, Pardo kaj Fuenkaralo. La tiama vilaĝo Baraĥo etendiĝis en la kvartalo hodiaŭ konata kiel Historia Urboparto de Baraĥo.