Barcelono Kolektive | |
---|---|
Barcelona en Comú | |
partio | |
Lando | Hispanio |
Porparolisto | Ada Colau |
Fondiĝo | Junio 2014 |
Ĉefa sidejo | Barcelono |
Koloro(j) | |
Ideologio | Maldekstra popolismo Partopreniga demokratio Eŭropismo Demokratia socialismo Ekosocialismo Alimondismo |
Barcelona Urbkonsilio |
11 / 41 |
Kongreso de la Deputitoj |
4 / 47 |
Nacia aliĝo | En Comú Podem Catalunya en Comú |
Retejo | barcelonaencomu |
Barcelono Kolektive (katalune Barcelona en Comú; BeC) estas civitana platformo fondite en junio 2014[1] kaj politika partio, kiu nuntempe regas malplimulte en la konsilio de Barcelono. La barcelona urbestrino, Ada Colau, estas de la partio. La programo de BeC enhavas punktojn pri protekto de socia justeco, pri komunumaj rajtoj,[2] pri progresigi partoprenigan demokration, pri kontraŭi korupton kaj pri krei novan sistemon por turismo en Barcelono.[3]
Dum la elektokampanjo en 2015 BeC uzis Esperanton en siaj reklamafiŝoj. Ĝi uzis dudek lingvojn por diversaj afiŝoj kun diversaj sloganoj kaj ĉiam la teksto: "Balotu por Ada Colau / Balotu por Barcelona en Comú."
Inter la esperantlingvaj sloganoj estis:
La iniciato pri la esperantigo estis veterana esperantisto, kiu ankaŭ estas aktivulo en la kampanjo de BeC. "La iniciato ricevis kompletan apogon de la kampanjantoj, kiuj krome vidas la ĉeeston de Esperanto kiel kontribuon al la flegado de la kolektiva memoro de la popola Barcelono, urbo kie Esperanto dum multaj jaroj estis simbolo de popola aktivado."[5]