Bardenas | |||
---|---|---|---|
loĝloko vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 11′ N, 1° 12′ U (mapo)42.1768974-1.1998138Koordinatoj: 42° 11′ N, 1° 12′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 379 m [+] | ||
| |||
| |||
Bardenas, (kies nomo estis ekde 1959 ĝis 2008 "Bardena del Caudillo" reference al diktatoro Francisco Franco), estas urbeto en la municipo Ejea de los Caballeros, de la provinco Zaragozo, ĝi apartenas al komarko Cinco Villas de la hispana historia regiono Aragono.
La 5-an de majo 2008, tiel kiel oni faris en aliaj hispanaj lokoj, la urbeto estis renomita Bardenas per decido de la plenkunsido de la municipo de Ejea de los Caballeros, por forigi iun ajn rilaton kun la frankisma registaro de antaŭ la Konstitucia tempo. [1]
Ĝia nomo devenas de la aragona vorto "pardina" > "bardina" > "bardena", kies signifo estas konstruigita aŭ barita bieno.
Bardenas situas je distanco de 80 km de Zaragozo kaj proksimume 9 km de Ejea de los Caballeros. Ĝia alteco estas 397 m sur la marnivelo. [2]
Loĝantaro de Bardenas de la jaro 2000 ĝis 2014. [3]
649 (2000) -- 715 (2002) -- 657 (2004) -- 608 (2006) -- 579 (2008)
564 (2010) -- 541 (2012) -- 531 (2014) -- 490 (2016) -- 497 (2018)
Tiu ĉi urbeto estis konstruita fare de la "Nacia Instituto de Koloniigo" por la ekfunkciigo de la novaj irigaciaj sistemoj de la irigacia kanalo "Canal de las Bardenas". Ĝia loko situas en la "Saso" (larĝa plata etendo de seka tero), apartenanta al la municipo Ejea de los Caballeros. [4] [5]
Ĝi estis inaŭgurita la 8-an de aprilo 1959, samtempe kun la urbetoj El Bayo kaj Santa Anastasia, la irigacia kanalo Bardenas kaj la grandega diglago Yesa. La 15-a de aŭgusto 1959 loĝis tie 15 koloniigaj familioj. En 1967 jam estis 154 familioj el Ejea, Alcalá de Moncayo, Tranquera, Rivas kaj Biota. Oni konstruis 220 hejmojn, preĝejon, paroĥan domon, lernejojn, kinejon, socian centron, kaj grandajn areojn kun ĝardenoj. La tereno, kiu korespondas al Bardenas estas 2986 hektarojn. [6]
Dum la unuaj jaroj de setlado, Bardenas estis la urbeto, kiu plej kreskis, ne nur pro sia proksimeco al Ejea de los Caballeros, sed ankaŭ pro la ekonomiaj kaj kulturaj iniciatoj, kiuj distingis ĝin de la aliaj kolonig-urbetoj.