Bardesano | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de julio 154 en Edessa, Osroeno |
Morto | 1-an de januaro 222 (67-jaraĝa) en Edessa, Osroeno |
Lingvoj | araba • siria |
Okupo | |
Okupo | poeto filozofo astrologo ![]() |
KRISTANAJ VERKISTOJ | |
“SIRIO” | |
“BARDESANO” | |
nacia = persa aŭ parta (laŭdeve), siria (laŭelekte) | |
sekso = viro | |
naskiĝaj loko kaj dato = Edessa, la 11-an de julio 154 | |
morto loko kaj dato = Edessa (eble), 222 | |
religio = kristano, ne tute sena de gnostikismo | |
aktiveco = poeto, verkisto, filozofo, apologiisto | |
konsidero = diskrete konsiderita de la unuaj Patroj de la Eklezio | |
historia influo = lia (necelata) ‘sekto’ pluvivis, ŝanĝante doktrinon, ĝis la 10-a jarcento | |
verkoj = multegaj, preskaŭ ĉiuj perditaj, koneblaj nur per referencoj kaj citaĵoj |
Bardesano, aŭ Bardesano el Sirio, konita kiel Bar Daisan, naskiĝis en Edessa el persaj (aŭ partaj) riĉaj gepatroj kiuj por substreki lian naskigoriginon lin nomis Bar Daisan, tio estas “filo de Daisan", la rivero kiu banas Edezon. Pro tio li estis menciita laŭ diversaj nomoj: Seksto Julio Afrika lin nomas per “Parta”, Porfirio per “Babilona” kaj sankta Hipolito el Romo per la “Armena”.
Liaj paganaj gepatroj, Nuhama kaj Nah'siram, sukcesis, eble pro sia ranga digneco, edukigi sian filon kune kun la tronheredanto de Osroeno, nome ĉe la kortego de Abgar Manu la 8-a. Sed, post kelke da tempo, pro politikaj tumultoj en Edessa, Bardesano kaj liaj gepatroj translokiĝis, laŭ iom da tempo, en Hierapolis. Ĉi tie la juna Bardesano estis lokigita ĉe la pagana pastro Anuduzbar. Ĉe tiu lernejo li alprenis la sekretojn de la babilona astrologio, kio influos por ĉiam liajn ideojn. Li estis aĝante la 25an jarojn kiam al li okazis aŭskulti homelion de Istaspo, episkopo de Edessa: li, iom post iom, decidis fariĝi kristano; pri tiu religio li instruiĝis, en ĝi sukcesis esti baptita, kaj ankaŭ akceptita en ‘porpastra lernejo’, kie, laŭ iuj esploristoj, li fariĝis diakono aŭ eble ankaŭ sacerdoto[1]
Kiam la amiko de junaĝo Abgar la 9-a, ascendis la tronon, Bardesano establiĝis ĉe lia reĝa kortego.
Lia reĝa amiko, eble post 202, jaro de lia vizito al Romo, konvertiĝis al kristanismo fariĝante tiel la unua reĝo de la tuta kristana historio. Tial reĝo kaj filozofo kune laboris por krei la unuan kristanan ŝtaton.
Bardesano produktis diversajn verkojn kontraŭ Markiono kaj Valenteno, la gnostikuloj de tiu epoko. Sed, kontraŭvole, per zorgemo propra de konvertiĝinto dezirplena meti siajn sciojn al la servo de la vero ĵus alprenita, Bardesano miksis sian babilonan astronomion kun la kristanaj dogmoj kaj tiel naskis kristanan sekton kiun kondamnis kaj forte kontrastigis sankta Efrem el Sirio apogite de la cetera eklezio. La Romia armeo dum la imperiestrado de Karakalo, profitante de tiu kontrasto fariĝinta tensioj kaj tumultoj, kaj anticipante la persan armeon, en 216, invadis la osroenan ŝtaton, prizonigis Abgar la 9-an, lin kondukante por ĉiam al Romo, kaj tiel finiĝis, post 353 jaroj, la regno de Osroeno. Kvankam instigita de amikoj de Karakalo forlasi kristanismon, Bardesano rifuzis asertante ke la minacata morto pli/malpli frue alvenintus ĉiu-kaze por aliri ĉe Dion. Li tamen trovis savon en la armena fortreso de Anio, el kio li provis disvastigi la Evangelion sed kun malmulte da sukceso.
Li forpasis 68-jaraĝante, eble en Edessa. Laŭ Mikaelo el Sirio, Bardesano generis aliajn du filojn, Abgarun kaj Hasdu.
Lia akcepto pri kristanismo estis vere sincera kaj, laŭ historiistoj, ne meritas atenton postaj onidiroj, laŭ kiuj li forlasis la Katolikan (ortodoksecan) Eklezion kaj adheris al la Valentena gnostikismo pro siaj seniluziiĝintaj ambicioj. Pri la reala doktrino de Bardesano malsamas la opinioj. Epoke de sankta Hipolito el Romo (Philosophumena, VI, 50) lia kristana doktrino priskribiĝis kiel varianto de Valentenismo[2] Sed la konstanta venerado de liaj samteranoj, la diskretaj kaj preskaŭ respektoplenaj aludoj de la unuaj Patroj de la Eklezio, kaj precipe la “libro de la leĝoj de la Persoj” sugestas perspektivon pli distanciĝantan el gnostikismo: Bardesano ne povas esti katalogita ‘gnostika’ laŭ la vera senco de la vorto.
Li certe kredis je Dio Elstarega, Kreinto de la ĉielo kaj tero, kies volo estas absoluta kaj estranta ĉiujn aĵojn (kio ne tute sonas manikeisme): li kredis ke tia Dio dotis la homon per libera volo por ke li povu sin savi (nemulte manikeisma), kaj ke tia Dio kreis la mondon el miksaĵo de bono kaj malbono (manikeisma), lumo kaj mallumo. Laŭ Bardesano, ĉiuj aĵoj, eĉ kiuj estas konsiderataj senvivaj, havas certan liberon. En ili ĉiuj la lumo devintus batali kaj venki la mallumon ĝis kiam, post 6000 jaroj, ĉi tiu tero malaperintus, kaj estus venkita ĉiu malbono. Laŭ Bardesano, ankaŭ la suno, la luno, kaj la planedoj estas vivantaj estaĵoj, al kiuj, el Dio, estis konfidita la estradon de tiu ĉi mondo (manikeisma); kaj, kvankam dotita per libera volo, la homo estas forte influita, en la bono kaj malbono, de la konstelacioj. La katekismo de Bardesano sendube estis stranga miksaĵo de kristanaj elementoj kaj referencoj al la zodiakaj signoj.
Pro la fakto ke en la siria lingvo ‘spirito’ estas ina vorto, ŝajnas ke Bardesano havis ne ortodoksecan doktrinon pri la Kristana Triunuo, tiam serĉanta sian novan terminologion kaj dogman difinon. Li certe neis la resurekton de la homaj korpoj (gnostikismo ne multe simpatias por la karna korpo), sed pensis ke Kristo ja jes konservis, per la resurekto, sia korpon nur pro tio ke ĝi estis dotita per aparta dono de nekorupteco. Sume, duone ortodokseca duone gnostikeca.
Bardesano estis aŭtoro multe fekunda, sed liaj verkoj estis preskaŭ ĉiuj perditaj, pri ili oni havas abundon da informoj. La precipaj:
Harmonio, filo de Bardesano, devojiĝis pli ol la patro el la kristana Ortodokseco. Edukita en Ateno, li aldonis al la ĥaldea astrologio de sia patro la grekajn konceptojn pri la animo, la naskiĝo kaj pri la detruo de la korpoj, kaj specon de Metempsikozo. Iu Marino, sekvanto de Bardesano, estis refutita en la “Dialogo de Admancio”. Tiu Marino estis duisto kaj docetisto ĉar li neis la karnan naskiĝon de Kristo el virino. Laŭ sankta Efrem el Sirio, Bardesananoj de tiu epoko kultis nur infanecaĵojn kaj obscenaĵojn. La luno kaj suno estis konsideritaj maska kaj malmaska principoj, kaj la ideoj pri paradizo inter la bardesananoj makuliĝis per io sensema. La zorgaj streboj de Efrem celantaj elimini tiun herezon ne trafis sukceson. Rabula, episkopo de Edessa en 431-432, ĝin trovis ankoraŭ floranta preskaŭ ĉie. Ĝia ekzisto estas atestata en la 7-a jarcento de Jakobo el Edessa, kaj en la 8-a de Georgo episkopo de la arabaj triboj. Laŭ iuj esploristoj bardesanismo, antaŭ ol malaperi, evoluiĝis antaŭe al ‘Valentenismo” kaj fine al Mankionismo.
Entute, Bandesano havis granda la sencon de tuteco: laŭ li, la nova religio devis akordiĝi kun lia mondovizio kaj respondis al ĉiuj problemoj, privivaj kaj prisciencaj (oni dirus laŭ moderna lingvaĵo).