Barruelo de Santullán | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34820 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 182 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 22 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 54′ N, 4° 17′ U (mapo)42.9075-4.2833333333333Koordinatoj: 42° 54′ N, 4° 17′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 040 m [+] | ||
Areo | 53 km² (5 300 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Barruelo de Santullán [+] | |||
Barruelo de Santullán [baRŬElo desantuLJAN] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, proksime al Kantabrio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina.
Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 53,30 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 1 187 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte preskaŭ 2 200 el 1900-aj jaroj. Ĝi distas 112 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio enhavas ankaŭ la jenajn submunicipojn:
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Dum la dua duono de la 19-a jarcento la areo disvolviĝis pere de elfosado de karbo kaj la fervojo, pri kio aperas rilataj laboriloj en la blazono. La konfliktoj rilate al la laborista movado akriĝis dum la 1930-aj jaroj, la Revolucio de Asturio kaj ĉefe pro la Hispana Enlanda Milito.
En 1941 oni ŝtatigis la minadon kaj la fervojon, pere de RENFE, kiu ĉirkaŭ 1950 dungis ĝis 1 700 laboristojn. La malapero ekde 1965 de la vaporlokomotivo, pere de la elektrigo fare de RENFE de la plej parto de ties ĉefaj linioj, rezultis en la dekadenco de tiu minista areo kompare kun aliaj similaj lokoj kiuj povis aliri al aliaj merkatoj. Oni klopodis elteni la minagadon pere de investoj en la simbola minputo Calero, sed finfine decembre 1971, oni definitive fermis ĝin.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj minado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.