Bartolomeu Bueno da Silva (1672-1740) | ||
---|---|---|
Foriro de brazilaj bandejranaj ekspedicioj serĉe de riĉaĵoj kaj altvaloraj ŝtonoj.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1672 en Santana de Parnaíba, Kapitanlando de São Vicente, Brazilo | |
Morto | 19-an de septembro 1740 en Goiás, Kapitanlando de São Vicente, Brazilo | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo vd | |
Memorigilo | ||
Familio | ||
Patro | Bartolomeu Bueno da Silva (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | Bandeirante vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Bartolomeu Bueno da Silva estis brazila bandejrano kaj esploristo de la internlando de Brazilo.
Bartolomeu Bueno da Silva naskiĝis en urbo Parnaíba. Li heredis de sia patro la nomon kaj moknomon "Anhangŭera" (kiu signifas "Maljuna Diablo"), donitan de la indiana popolo. Laŭ kelkaj historiistoj, lia patro trompis la indianojn ekbruligante certan kvanton da alkoholo kaj minacante ekbruligi la riverojn. Kun nur 12 jaroj, Bartolomeu akompanas sian patron en ekspedicio al la teritorio de Gojaso. En tiu okazo, la legendo disvastiĝis pri la supozebla ekzisto de orminejoj kaj altvaloraj ŝtonoj en Serra dos Martírios. En 1701 li ekloĝis en Sabará, Minas-Ĝerajso, poste irante al pt:São José do Paraopeba kaj Pitangui, altirita pri la eltrovo de oro en la regiono. Li estis unu el la ĉefaj pioniroj de la orciklo, en Minas-Ĝerajso kaj Gojaso.
Li estis nomumita distrikta inspektisto, sed la "Milito de la Emboaboj" devigas lin reveni al Parnaíba. En 1722 li forlasis San-Paŭlon en alian ekspedicion kaj, dum tri jaroj, esploris la internajn regionon de Gojaso. Li estis akompanita fare de du benediktinaj religiuloj kaj unu franciskano, 20 indianoj, 39 ĉevaloj kaj 152 armiloj, krom preni municion kaj manĝaĵojn. Li trovis kelkajn orajn kuŝejojn en la rivero de la Pilões kaj malgrandajn orspecimenojn en la rivero Claro. En serĉsituacioj kie ili trovis nenion, Bartolomeu diris "aŭ ni malkovru kion ni serĉas aŭ ni mortu en la entrepreno". Li finfine trovis oron en abundo en la Ruĝa Rivero kaj revenis al la regiono en 1726, nun kiel generalkapitano de la minejoj. Li akiris sesmariojn[1] de la portugala reĝo Dom Johano la 5-a, same kiel la rajton ŝargi trairejon sur la riveroj kiuj kondukas al la minejoj en Gojaso.[2]