Bartolomé Carranza | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1502 en Miranda de Arga |
Morto | 2-an de majo 1576 (73-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | hispana • latina |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Alma mater | historia universitato de Alkalao Universitato de Valadolido ![]() |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto universitata instruisto ![]() |
Bartolomé Carranza de Miranda (Miranda de Arga, Navaro, 1503 – Romo, 2-a de majo de 1576), arkiepiskopo kaj teologo navara, Hispanio, tre influa dum la Kontraŭreformacio kaj en Trento kaj en la katolika restaŭro de Anglio sub Maria la 1-a. Li estis procesita de la tribunalo de la Inkvizicio.
En 1520, nur 16-jaraĝa, eniras en la ordeno de la Dominikanoj. Li studis en Valadolido, kie li ekinstruis pri arto kaj koincidis kun Fray Melchor Cano, kiu estos lia akra rivalo en scienco kaj ene de la ordeno dominikana. La rivaleco jam aperis dum akademia programero de la lernojaro 1532-1533. Ekde tiam li jam kunlaboris kun la Inkvizicio. Dum la 153a-aj jaroj li elstaris kiel predikisto kaj plurivalis kun Melchor Cano. En 1546, 1547 kaj 1551 partoprenis aktive en la Koncilio de Trento.
Pro ordeno de la reĝo Filipo la 2-a veturis julie de 1554 al Anglio kun la celo restaŭri la ordeno de la dominikanoj en Anglio, sed sekrete por klopodi restaŭri katolikismon en Anglio. Li estis konfesisto de la dua edzino de Filipo la 2-a, nome Maria la 1-a. Ĉio tio malsukcesis ĉar kaj la reĝino kaj la kardinalo Pole mortiĝis en 1558. En tiu epoko verkis sian faman Comentarios sobre el catecismo romano, kiu estos ekskuzo por postaj akuzoj, kaj estis presita en Antverpeno en 1558. Kiel premio Filipo la 2-a proponis lin kiel sukcedanto de Juan Martínez Silíceo kiel arkiepiskopo de Toledo, kion li akceptis februare de 1558 en Bruselo por eniri la 13an de oktobro 1558 en Toledo, kie li postenis nur unu jaron, lasante memoron de bonfarulo.
En aŭgusto de 1559 post trompo li estis arestita de la Inkvizicio kaj portita al Valadolido. La reĝo profitis el longa procezo ĉar dume li enspezis la altajn spezojn de la arkidiocezo. La proceso okazas en Hispanio (1559-1567) kaj poste en Romo, kie la papo Pio la 5-a senkulpigis la arkiepiskopon, sed mortiĝis antaŭ ties efektivigo.
La venonta papo Gregorio la 13-a decidis finigi la proceson, sed la malamikoj de Carranza reprokrastigas la verdikton. Poste la verdikto de 14a de aprilo de 1576 deklaris lin suspektita el herezo, kvankam la verko akuzita estis deklarita ortodoksa fare de la Koncilio de Trento en 1563. Post defendo fare de Martín de Azpilicueta, sendita al Romo de Filipo la 2-a, Carranza estis finfine senkulpigita, tuj antaŭmorte.
Verkoj de Bartolomé de Carranza ĵus reeldonitaj: