Bassel Ĥartabil | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Aliaj nomoj | Bassel Safadi |
Naskiĝo | 22-an de majo 1981 en Damasko |
Morto | 30-an de novembro 2014 (33-jaraĝa) en Damasko |
Lingvoj | araba • angla |
Loĝloko | Damasko |
Ŝtataneco | Sirio Palestino ![]() |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Edz(in)o | Noura Ghazi (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | programevoluigisto politika aktivisto blogisto komputosciencisto inĝeniero programinĝeniero vikipediisto ![]() |
Verkoj | Aiki Framework |
Bassel Ĥartabil (arabe باسل خرطبيل), ankaŭ konata kiel Bassel Safadi (arabe باسل صفدي), (22 majo 1981, Damasko – 3 oktobro 2015) estis palestina-siria libera programisto. En 15 marto 2012, unujara datreveno de la siria enlanda milito, li estis arestita de la siria registaro kaj transportita al Adria Malliberejo en Damasko.[1] Inter tiam kaj 3 oktobro 2015, li estis sendita al nekonata loko, verŝajne por esti juĝata de milita kortumo.[2][3] Je 7 oktobro 2015, Human Rights Watch kaj 30 aliaj homrajtaj organizoj publikigis leteron postulante la diskonigon de la loko de Ĥartabil.[4] Je 11 novembro 2015, laŭ onidiroj, Ĥartabil estis sekrete mortkondamnita.[5][6] Aŭguste 2017, lia edzino konigis ĉe Facebook,[7][8] ke Ĥartabil estis murdita de la siria reĝimo tuj post lia malapero en 2015.[9][10]
Ĥartabil naskiĝis en Damasko kaj kreskis en Sirio, kie li fakiĝis pri programado de libera programoj. Li estis la teknologia direktoro (CTO) kaj kunfondinto de la kunlabora esplorada firmao Aiki Lab[11] kaj estis CTO de Al-Aous,[12] eldona kaj esplora instituto pri arĥeologiaj sciencoj kaj artoj en Sirio. Li estis projektestro de Creative Commons Sirio,[13] kaj kontribuis al Mozilla Firefox, Vikipedio, Openclipart kaj Fabricatorz.[14] Oni agnoskas lin pro "malfermo de la interreto en Sirio kaj pligrandigo de interretaliro kaj kono al sirianoj".[15]
Inter liaj lastaj ellaboraĵoj estis libera, tridimensia virtua rekonstruo[16][17] de la antikva urbo Palmiro en Sirio,[18] realtempa vidigo, kaj programado kun Fabricatorz por la retprogramada framo Aiki Framework.