Batalo de Badajoz (1936)

Leŭtenanta kolonelo de la frankisma armeo Juan Yagüe. Li komandis la trupojn kiuj fifaris la masakron de Badajoz.

La batalo de Badajoz disvolvigita en Badajoz, okcidenta Hispanio, ĉe la landlimo kun Portugalio, estis batalo okazinta en aŭgusto 1936, dum la Hispana Enlanda Milito. Post la konkero de Mérida fare de la insurekcia tendaro, la konkero de Badajoz ebligis al tiu tendaro sekurigi sian ariergardon kaj la landlimon de Badajoz kun Portugalio, kion perdis la Respubliko definitive. Post la batalo, okazis unu de la epizodoj plej sangelverŝaj de subpremado kaj murdoj de la tuta milito, nomita masakro de Badajoz.

Kunteksto

[redakti | redakti fonton]

La trupoj insurekciintaj pasis en Nordafriko al suda Andaluzio, kaj el Sevilo marŝis norden kolono estrita de la kolonelo Asensio kaj la komandanto Castejón, ĝis Mérida. Mérida falis post akra batalo borde de la rivero Guadiana, kio lasis la najbaran Badajoz izolita kaj kiel lasta bazo de la Respubliko ĉe la landlimo kun Portugalio. Franco mem tiam decidis ne avanci sudorienten al Madrido, kio ebligis plifortigon de la respublikaj defendoj, viditan kiel eraro de Franco.[1]

Yagüe marŝis al Badajoz kun ĉirkaŭ 3 000 trupoj kaj la kolonelo Puigdengolas en Badajoz estris inter 2 000 ĝis 6 000 milicanoj (depende de la fontoj) kiuj defendis la respublikon. Kiam la insurekcia armeo alproksimiĝis, grupo de civilgvadianoj intencis dizerti al la frankista tendaro, kion sukcesis haltigi Puigdengolas,[2] sed tio malbonigis la moralon de la defendantoj.

Dum tri tagoj la atakantoj bombadis la urbon. La 14an de aŭgusto komenciĝis atako en la areo de la pordego Trinidad el la orienta kvartalo San Roque, sed tie la murego estis bone defendita kaj la insurekcia atakantaro suferis grandajn perdojn; kiam ili sukcesis rompi la defendojn, la atako en la suda flanko jam estis sukcesinta trairi la muregojn profitante dizertadon de respublikaj soldatoj.[3] Jam ene de Badajoz, la atakantoj persekutis la milicanojn respublikanajn, kaj murdis eĉ tiujn kiuj ne portis armilojn aŭ estis kapitulacintaj. Legionanoj kaptis 43 vunditajn milicanojn en la Armea Hospitalo, kaj ekzekutis ilin.[4]

La batalo de Badajoz sekvis modelojn kiuj ripetiĝis dum la cetero de la somero: milicanoj defendis sin en mezepokaj fortikaĵoj sed nek sukcesis haltigi eĉ nej prokrasti la avancon de la profesiaj trupoj de Franco, trejnitaj kaj uzantaj pli taŭgan armilaron.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Preston, 2012, p. 314.
  2. Espinosa, 2006, p. 134.
  3. Espinosa, 2003, p. 93.
  4. Espinosa, 2003, p. 91.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Chaves Palacios, Julián (1997). La Guerra Civil en Extremadura: Operaciones Militares. Junta de Extremadura. ISBN 84-7671-413-0.
  • De Madariaga, Mª Rosa (2002). Los moros que trajo Franco... La intervención de tropas coloniales en la guerra civil. Ediciones Martínez Roca: Barcelona, ISBN 84-270-2792-3.
  • Espinosa, Francisco (2003). La columna de la muerte. El avance del ejército franquista de Sevilla a Badajoz. Editorial Crítica: Barcelona. ISBN 84-8432-431-1.
  • Espinosa, Francisco (2006). La justicia de Queipo. Editorial Crítica: Barcelona.
  • Neves, Mario (2007). La matanza de Badajoz. Junta de Extremadura: Mérida, ISBN 978-84-9852-002-6.