La Batalo de Lejtea Golfo aŭ de la Golfo de Lejteo (en angla: Battle of Leyte Gulf, en filipina: Labanan sa Golpo ng Leyte) estas ĝenerale konsiderata kiel la plej granda marbatalo de la Dua Mondmilito kaj, laŭ kelkaj kriterioj, eble ankaŭ la plej granda marbatalo de la historio.[1][2]
Ĝi okazis en akvoj ĉe la filipinaj insuloj Lejteo, Samaro kaj Luzono, en la 23a–26a de Oktobro 1944, inter kombinitaj fortoj de Usono kaj Aŭstralio kaj de la Imperia Japana Ŝiparo. La 20an de Oktobro, usonaj trupoj invadis la insulon Lejteon kiel parto de strategio cele al izolado de Japanio el la landoj kiujn ĝi estis okupintaj en Sudorienta Azio, kaj partikulare senigante la japanajn fortojn el naftindustrio. La Imperia Japana Ŝiparo uzis preskaŭ ĉiujn el siaj restintaj ĉefaj militŝipoj en klopodo venki la aliancanan invadon sed ĝi estis forpelita de la usonaj 3a kaj 7a flotoj. La japanoj malsukcesis plenumi sian celon, suferis fortajn perdojn, kaj neniam poste navigis al batalo en komparebla forto. La majoritato de iliaj survivantaj pezaj ŝipoj, senigitaj je benzino, restis en siaj bazoj por la cetero de la Pacifika Milito kaj suferis sub peza subtenita aeratako.[3][4]
La batalo konsistis el kelkaj apartaj konfliktoj inter la malmikoj: nome Batalo de la Sibujana Maro, la Batalo de markolo Surigao, la Batalo de Kabo Engaño kaj la Batalo ĉe Samaro, same kiel aliaj militagoj.[5]
Tiu estis la unua batalo en kiu japanaj aviadiloj uzis organizitajn atakojn de kamikazoj.[6][7]