Batalo ĉe Zborov | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Kerenskij-ofensivo | |||||||
![]() | |||||||
batalo | |||||||
| |||||||
Batalo ĉe Zborov (bitva u Zborova en ĉeĥa, bitka pri Zborove en slovaka) estis malgranda parto de la Kerenskij-ofensivo (nome la lasta rusa ofensivo en la Unua Mondmilito, okazinta en julio 1917). La batalo estis la unua grava agado de la Ĉeĥoslovakaj legioj (volontuloj luktantaj kontraŭ la Centraj Potencoj) en la Orienta Fronto kaj la ununura sukcesa agado de la malsukcesa ofensivo.
Je la 5:15 horo de la 2a de julio, la dua tago de la ofensivo, post komenca bombado fare de artilerio, malgrandaj grupoj de Legionuloj ekipitaj per grenadoj atakis la malamikon. Post kiam ili rompis la pikdrataj barilobstakloj, sekvaj rotoj daŭrigis la atakon. Je la 15:00 la Legio estis avancinta ege en malamika teritorio, ekrompante tra la tuta tranĉelinio de la Aŭstroj. Estis kaptataj 3 300 malamikaj soldatoj (62 oficiroj); oni ĉasakiris ankaŭ 20 kanonojn kaj grandan kvanton de militmaterialo. La Ĉeĥoslovakaj perdoj estis de 167 mortintoj, 17 ĝismorte vunditoj, 11 malaperintoj kaj ĉirkaŭ 700 vunditoj.