Baul aŭ Bãul (prononco Baŭl, esperantigo: Baŭloj, bengale: বাউল, hinde: बाऊल) estas itinerantaj muzikistoj el Bangladeŝo . Ili formas socie kaj religie izolitan grupon. Baul devenas el la sanskrito kaj signifas ion kiel inspiran aŭ frenezan, kio indikas inspiritajn homojn kun ekstaza fervoro por spirita vivo.
Baŭloj estas tre heterogena grupo, plejparte estas anoj de Vaishnava kaj Sufi-Islamanoj[1]. Ofte eblas identigi ilin pro siaj distingaj vestaĵoj kaj muzikinstrumentoj. Lalon Shah estas rigardata kiel la plej fama Baul-sanktulo kaj muzikisto[2][3]. Kvankam Baŭloj reprezentas nur malgrandan frakcion de la bengala loĝantaro, ilia influo sur la bengala kulturo estas konsiderinda.
La muziko de la baŭloj (baul sangeet), estas aparta speco de popolkanto kies kantotekstoj portas influojn de la hinduaj bhakti-movadoj kaj la sufiismo[1]. Tiu muziko reprezentas longan heredaĵon de mistikismo per kantoj en la bengala. Shariat Sarkar, kantisto Băul, estis arestita pro "insultado" de Islamo en 2019. Li malakceptas la postulaton, ke islamo malpermesas muzikon[4].
Ekde 2005, la bangladeŝa mistika muziko de Baul estas menciita en la Reprezenta listo de la nemateria kultura heredaĵo de la homaro (Unesko)[5].
Faquir Lalan-Shah (1775–1891 A.D.), its greatest exponent