Beamud | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16193 | ||
Politiko | |||
Urbestro | César Igualada Muñoz (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 51 (2016) | ||
Loĝdenso | 2,14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 11′ N, 1° 50′ U (mapo)40.183333333333-1.8333333333333Koordinatoj: 40° 11′ N, 1° 50′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 391 m [+] | ||
Areo | 23,86 km² (2 386 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Beamud [+] | |||
Beamud [beaMUD] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
La loĝanto nomiĝas beamucero. La censita loĝantaro en 2016 estis de 51 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,14 loĝ/km².
Beamud estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Serranía Media-Campichuelo kaj Serranía Baja en la nordorienta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 1,391 m super marnivelo; je malpli ol 20 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 23,86 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°11′00″N 1°50′00″Ok.
Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Beamud, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro, kaj ankaŭ ĉe Beamud kie oni venis al la nunaj 51.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ofte de maldekstra partio PSOE.
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.