Beatrice Gomez | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Beatrice Gomez |
Dato de naskiĝo | 23-a de februaro 1995 |
Naskiĝloko | Cebuo |
Aĝo | 29 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | fotomodelo, armea serĝento kaj beleco-konkurso |
Geografio | |
Ŝtato | Filipinoj |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | tagala lingvo, angla lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Beatrice Gomez (naskiĝis la 23-an de februaro 1995 en Cebuo) instruistino filipina fotomodelo, armea serĝento kaj beleco-konkurso
Beatrice Gomez estas modelo kaj belecreĝino kronita kiel Fraŭlino Universo Filipinoj 2021. Ŝi per tio postsekvis Rabiya Mateo-n la antaŭa Fraŭlino Universo Filipinoj.[1][2][3]
Gomez naskiĝis la 23-an de februaro 1995 en San Fernando, Cebuo, Filipinoj. Ŝi studis ĉe la Universitato de San Jose-Recoletos kaj traktis akademian gradon en amaskomunikado. En la sama tempo, ŝi ankaŭ ludis universitatteamflugpilkon por la universitato.[4][5]
Gomez ankaŭ faras boksadon, skuboplonĝadon, kaj miksitan luktosporton.[6][7]
Gomez estas kuzo de la forpasinta Rizzini Alexis Gomez, Fraŭlino Internacia Turismo 2012-2013 kaj nevino de iama Philippine Basketball Association ludanto Roel Gomez.[8]
En januaro 2021, ŝi kompletigis la civitanan armean kurstrejnadon de la Filipina Armeo-Rezervo-Komando en Orienta Visayaj kiu permesis al ŝi esti parto de la Filipina Mararmeo-Rezervo-Unuo, kun la rango de kaporalo. En oktobro 2021, Gomez estis promociita al serĝento.[9]
Gomez estas unu el la fondintoj de BEyouthfulPH, organizo kiu etendas asistadon en levado de la vivoj de senpovigitaj kaj malfavorataj infanoj en malsamaj partoj de Filipinio. Unu el la programoj de la organizo temigas infanojn en konflikto kun la leĝo, gvidante kaj inspirante ilin por iĝi pli aktivaj kaj leĝ-observantaj filipinaj civitanoj.[10][11]
En intervjuo, Gomez, kiu identiĝas kiel ambaŭseksema, ankaŭ diras ke ŝi "esperas ke pli junaj LGBTQIA+ homoj estus liberaj de ĉikanado kaj perforto:[12][13]
"Same kiel tio, kion ĉiuj esperas en la GLATQIA+, mi aspiras al akcepto kaj inkluzivo - precipe egalaj rajtoj kaj protekto por la pli juna generacio, kiu ofte suferas pro ĉikanado kaj malsamaj formoj de perforto. Ili estas lasitaj memstare, precipe tiuj, kiuj estas subpremataj de siaj propraj gepatroj."[14]
Gomez ankaŭ tenas la prezidantecon de la Rotary International Rotaract Club de Metro Mandaue.[15][16]
Gomez estas malkaŝe ambaŭseksema virino. Ŝi estas en rilato kun diskĵokeo kaj entreprenisto Kate Jagdon.[13][17][18]
La ekspedicio de Gomez en la mondon de spektaklo komenciĝis en 2015 kiam ŝi lokis duan dualokulon ĉe la Miss Mandaue 2015 spektaklo.[19]
Gomez reprezentis San-Fernandon ĉe la Binibining Cebu 2020 spektaklo kaj gajnis la titolon, sukcedante Steffi Rose Aberasturi de Mandaue City. Ŝi ankaŭ gajnis la Plejbone en Naĝvesto, Miss Foton, kaj Miss Body Worx Medical Spa premiojn.[20][21]
La 1-an de septembro 2021, reprezentante Cebu City, Gomez estis konfirmita kiel unu el la tridek delegitoj en la Fraŭlino Universo Filipinoj 2021 spektaklo.
Dum la finalo la 30-an de septembro 2021, Gomez gajnis la Plejbone en Naĝkostumo, Plejbone en Evening Gown, Miss Cream Silk, kaj Miss Luxxe ImmunPlus Game Changer premiojn. Ĉe la fino de la okazaĵo, Gomez estis kronita fare de eksiĝinta Fraŭlino Universo Filipinoj 2020 Rabiya Mateo kiel Fraŭlino Universo Filipinoj 2021.
Gomez faris historion kiel la unua malkaŝe ambaŭseksema Fraŭlino Universo Filipinoj gajninto konkuranta en Fraŭlino Universo.[22][23]