Beaufort | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Hautmont | ||
INSEE kodo | 59058 [+] | ||
Poŝtkodo | 59330 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59058 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 024 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 80 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 13′ N, 3° 58′ O (mapo)50.2153.9644444444444Koordinatoj: 50° 13′ N, 3° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 154 m - 207 m | ||
Areo | 12,76 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Beaufort (Nord) [+] | |||
Beaufort, prononco [bofɔʁ] ( aŭskulti), estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Nord de la regiono Hauts-de-France (prononco [o dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio"). Fine de 2021 en la komunumo vivis 1 024 loĝantoj sur areo de 12,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 80 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Lille, la centra parto de la departemento, kaj al la kantono Avesnes-sur-Helpe / Avenne aan de Helpe.
Beaufort estas unu el la vilaĝoj lokitaj ĉirkaŭ la urbeto Hautmont, kiu situas inter Aulnoye-Aymeries kaj Maubeuge, en la suda parto de la natura baseno de la rivero Sambre.
La vilaĝo Beaufort troviĝas proksime de la urbeto Avesnes-sur-Helpe, kaj do situas kerne de natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Beaufort etendiĝas sur 12,76 km².
La nomo de la vilaĝo devenas de turo konstruita en 1173 de la grafo de Henegovio por defendi la henegovian landon kontraŭ la landsinjoro de Avesnes-sur-Helpe. Tiu tereno estis finfine heredita de Avesnes en la 14-a jarcento.
Ankoraŭ videblas la ruinoj de la ĉefturo, kiu datiĝas de la 12-a jarcento kaj estas kromnomita "tour sarrasine". La loka preĝejo datiĝas parte de la 16-a, parte de la 18-a jarcentoj. Ĝia navo ĉefe konsistas el brikoj, kaj ĝia turo havas kvadratan aspekton.
Beaufort apartenas al la kantono de Hautmont, kies ĉefurbo estas Hautmont. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.