Becskeháza [beĉkehAza] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Edelény.
Becskeháza situas sur deklivoj, fine de sakovojo. Rudabánya troviĝas 28, Szendrő 38, Miskolc 80 km-ojn.
La unua mencio pri Becskeháza okazis en 1283 kiel Verbecse [verbeĉe]. Dum la dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis, en 1720 jam nobeloj loĝis ĉi tie. La loĝantoj iam minadis dolomiton.
En Becskeháza migra poŝto servas.