Belega dimanĉo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | 素晴らしき日曜日 |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 1947, 25 jun. 1947 |
Ĝenro | amafera filmo, drama filmo, melodrama |
Kameraado | Asakazu Nakai |
Reĝisoro(j) | Kurosawa Akira |
Produktisto(j) | Sōjirō Motoki |
Scenaro | Kurosawa Akira |
Loko de rakonto | Tokio |
Rolantoj | Ichirō Sugai |
Produktinta firmao | Toho |
IMDb | |
Belega dimanĉo (素晴らしき日曜日 Subarashiki Nichiyōbi?) estas japana filmo de 1947 kunverkita kaj reĝisorita de Akira Kurosawa. Ĝi estas blankanigra kaj daŭras 108 minutojn.
La filmo premieris en Julio 1947 kaj ricevis diversajn kritikojn. Ĝi estas relative nekomplika kaj sensivema amafera historio kiu temas pri malriĉigita postmilita paro (Yuzo kaj Masako) kiu klopodas ĝui kune, ene de la detruita postmilita Tokio, sian ununuran semajntagon liberan. Ili havas entute 35 enojn. La filmo estis farita dum la Okupacio kaj montras kelkajn el la defiojn de la postmilita ĉefurbo. Ĝi elstaras en la kurosaŭa kanono ĉar se Masako rompas la limon de la kvara muro proksime de la fino de la filmo.
La filmo montras la influon de Frank Capra, D. W. Griffith kaj F. W. Murnau, ĉiuj el kiuj estis la preferitaj reĝisoroj de Kurosawa.[1][2]