Bellignies | |||
---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Hauts-de-France | ||
Departemento | Nord | ||
Arondismento | Avesnes-sur-Helpe | ||
Kantono | Aulnoye-Aymeries ekde 2015, antaŭe Bavay | ||
INSEE kodo | 59065 [+] | ||
Poŝtkodo | 59570 | ||
Kodo laŭ INSEE | 59065 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 810 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 156 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 20′ N, 3° 46′ O (mapo)50.3286111111113.7691666666667Koordinatoj: 50° 20′ N, 3° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 72 m - 136 m | ||
Areo | 5,18 km² | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bellignies [+] | |||
Bellignies estas komunumo de Francio, kiu apartenas al la historia regiono Henegovio (france Hainaut respektive flandre Henegouwen), kies plej granda parto ekde 1830 estas parto de la Reĝlando Belgio, sed plia, suda parto jam ekde 1678 apartenas al Francio. Ĝi situas en la departemento Nord [nɔʁ] (okcidentflandre Noorderdepartement), en la regiono Hauts-de-France (prononco [o d(ə)ˈfʁɑ̃s], laŭvorte "supraĵo de Francio" pikarde Heuts-d'Franche) kaj en la antaŭa regiono Nordo-Kaleza Markolo (france Nord-Pas-de-Calais [nor pa d' kale'], nederlande/flandre Noord-Nauw van Calais).
Fine de 2022 en la komunumo vivis 810 loĝantoj sur areo de 5,18 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 156 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Avesnes-sur-Helpe (france Arrondissement d'Avesnes-sur-Helpe, nederlande Arrondissement Avenne aan de Helpe), kaj ekde marto 2015 al la kantono Aulnoye-Aymeries. Ĝi estas trafluata de la rivereto Hogneau, branĉo de la rivero Escaut.
Bellignies geografie kaj historie apartenas al la franca-belga translima regiono Henegovio. Henegovio estas regiono de montetoj kaj plataĵoj, kiuj disvolviĝis sur tre diversaj grundoj : paleozoika soklo, mezozoika kreto, sed ankaŭ kenozoikaj sablo aŭ argilo plejparte kovritaj de leŭso.
La vilaĝo Bellignies troviĝas proksime de la urbetoj Bavay kaj Avesnes-sur-Helpe, kaj do cetere situas en natura regiono nomita "Avesnois", kiu ĉefe konsistas el malaltaj heĝoj, tre verdaj pejzaĝoj, boskoj, fruktarbaroj kaj etaj vilaĝoj. Bellignies etendiĝas sur 5,18 km².
La vilaĝo famiĝis dum la 19-a kaj 20-a jarcentoj pro sia prospera marmora industrio.
Viziteblas en Bellignies muzeo pri marmoro kaj blua ŝtono, sed ankaŭ ĉevaltrinkujo en la domareto Bréaugies, konstruita inter 1830 kaj 1920, rimarkinda pro sia aspekto de akvoguto.
Bellignies apartenas la kantono de Bavay, kies ĉefurbo estas Bavay. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.