Belvedero Skribita ŝtono

Belvedero Skribita ŝtono
monto Redakti la valoron en Wikidata
Lando Aŭstrio
Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Rechnitz
Situo
Geografia situo 47° 21′ 10″ N, 16° 26′ 1″ O (mapo)47.35277777777816.433611111111Koordinatoj: 47° 21′ 10″ N, 16° 26′ 1″ O (mapo)
Belvedero Skribita ŝtono (Hungario)
Belvedero Skribita ŝtono (Hungario)
DEC
Lokigo de Hungario en mondo
Situo de Belvedero Skribita ŝtono
Map
Belvedero Skribita ŝtono
vdr

La Belvedero Skribita ŝtono, germane Geschriebenstein, hungare Írott-kő estas komuna elvidturo de Aŭstrio kaj Hungario.

Limŝtono ene de la belvedero

La monto Skribita ŝtono estas la plej alta monto de Burgenland, ankaŭ Transdanubio, 882 metrojn alta laŭ la marnivelo. La nomo venis de roko, kie estas videblaj 3 malnovaj majuskloj C, B kaj E. La aŭstra-hungara limo duonigas la monton ekde 1922, tial dum la socialismo ferkurteno etendiĝis ĉi tie. La aŭstra parto apartenas al Rechnitz, la hungara al vilaĝo Bozsok, sed ankaŭ Kőszeg estas proksime.

Vido el la turo al la limo, kie betularbaro burĝonis laŭlonge de la limo, igante ĝin akra kontrasto al sia ĉirkaŭaĵo.

Belvedero

[redakti | redakti fonton]

La unua ligna elvidturo estis konstruita sur tiu montopinto en 1891 fare de turistoj de Kőszeg. Ĝi estis uzata ĝis 1909, poste en 1913 jam la nun videbla ŝtona belvedero konstruiĝis. En 1922 la nova aŭstra-hungara limo tranĉis la limon, eĉ la belvederon. Ene de la turo situas limŝtono (vidu la foton!). La enirejo al la turo estas ĉe la aŭstra flanko. Dum la socialismo la ferkurteno konstruita de hungaroj ĉirkaŭis la turon, tial nur la aŭstroj povis viziti la belvederon. En 1989 la ferkurteno malkonstruiĝis, poste en 2002 limpasejo por turistoj estis kreita. Sed ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trapasebla senkontrole. En 2009 la belvedero fermis, post jaro malfermis jam kiel renovigita turo.

La menciita skribita roko estas videbla en la aŭstra flanko 40 metrojn for de la belvedero.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Sur la teretaĝo estas la enireja ĉambro ĝuste apud la ŝtuparejo kuŝas la menciita limŝtono. Apud tiu ĉambro troviĝas po unuj flankaj ĉambroj, kie ekspozicieto pri la ŝtatlimo donas informojn. En la unua etaĝo estas ambaŭflanke ĉirkaŭrigardejo, en la 3-a etaĝo la ĉirkaŭteraso donas eblecon ĉirkaŭrigardi.

Ĉe la turo renkontiĝas tre gravaj turistaj vojetoj kaj el Hungario, kaj el Aŭstrio.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]