Benzala klorido | |||||
Plata kemia strukturo de la Benzala klorido | |||||
Tridimensia kemia strukturo de la Benzala klorido | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo | 98-87-3 | ||||
ChemSpider kodo | 13882337 | ||||
PubChem-kodo | 7411 | ||||
Merck Index | 15,1059 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | senkolora likvaĵo kun akra odoro | ||||
Molmaso | 161,025 g·mol-1 | ||||
Denseco | 1,254g cm−3 | ||||
Fandpunkto | −17 °C | ||||
Bolpunkto | 205 °C | ||||
Refrakta indico | 1,550 | ||||
Ekflama temperaturo | 93 °C | ||||
Memsparka temperaturo | 525 °C | ||||
Solvebleco | Akvo:0,05 g/L | ||||
Mortiga dozo (LD50) | 1231 mg/kg (buŝe) | ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Riskoj | R22 R23 R37/38 R40 R41 | ||||
Sekureco | S36/37 S38 S45 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS Damaĝo Piktogramo | |||||
GHS Signalvorto | Damaĝa substanco | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H315, H318, H331, H335, H351 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P201, P202, P261, P264, P270, P271, P280, P281, P301+312, P302+352, P304+340, P305+351+338, P308+313, P310, P311, P312, P321, P330, P332+313, P362, P403+233, P405, P501[1] | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Benzala klorido aŭ C7H6Cl2 estas organika kombinaĵo, senkolora likvaĵo kun akra odoro kaj larmiga substanco uzata kiel reakcianto en organikaj sintezoj. Ĝi estas facile solvebla en alkoholo, etero, kloroformo kaj karbona kvarklorido, sed nur malmulte solvebla en akvo. Benzala klorido polimerigziĝas en ĉeesto de aluminia klorido, fera triklorido aŭ similaj komponaĵoj. Benzala klorido estas uzata preskaŭ ekskluzive en la produktado de la benzaldehido.
Ĝi ankaŭ uzatas en la preparado de cinamata acido kaj benzoila klorido. brulema, fumeganta, toksa, senkolora viskozeca likvaĵo kun tranĉa odoro kun karcinomogenaj, tumorogenaj kaj mutaciogenaj proprecoj. Ĝi formas eksplodajn miksaĵojn kun la aero, reakcias kun akvo, aero kaj varmo formante fumojn de klorida acido. Ĝi eksplode reakcias kun acidoj, bazoj, fortaj oksidigantoj, kaj kun metaloj tiaj kiaj kalio, natrio, kaj aluminio. Ĝi atakas plastaĵojn kaj farbo-tavolojn.
Kiel aliaj tolueno-klorhavaj derivaĵoj, benzala klorido ne estas produktata grandkvante sed ĝi estas interaĵo por multaj sintezaj kemiaĵoj kaj farmaciaĵoj.
Benzala klorido estis unue priskribita en la jaro 1878 de la germana kemiisto Heinrich Caro (1834-1910) kaj la brita kemiisto William Henry Perkin (1838-1907) dum preparado de la cinamata acido per reakcio kun natria acetato.